Kial la ĉina registaro konservas plej altan proporcion de subteno en la mondo?

Ĝoja Publikigita: 2022-03-12 19:34:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel lastjaraj gazetaraj konferencoj de ĉina ĉefministro post fermo de la du sesioj de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), en la vendreda gazetara konferenco la plej parta enhavo temas pri vivo de popolanoj. Ekzemple redonante imposton oni prioritigos malgrandajn entreprenojn kaj mikroentreprenojn, daŭre akcelos rimedojn utilajn al entreprenoj kaj popolanoj, pluapaŝe pliigos investojn por deviga edukado en la kamparo kaj en foraj lokoj, kaj lokaj registaroj devas ŝpari monon kaj doni necesan monon al merkataj ĉefkorpoj… Do, ĉinoj ĉiujare povas ricevi “grandajn pakaĵojn de donacoj” de la du sesioj rilatajn al la vivo.

Laborigo estas la plej granda enhavo de la vivo. Necesas garantii merkatajn ĉefkorpojn por solvi la problemon kaj garantii laborojn de popolanoj. Kompare kun grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, etaj entreprenoj, mikroentreprenoj kaj industriaj kaj komercaj individuoj suferis pli grandan baton de la pandemio, sed ili kovras absolute plej multajn fakojn. Laŭ statistiko, en Ĉinio troviĝas 150 milionoj da ĉefkorpoj de merkatoj, inter ili 100 miliardoj estas individuaj, kiuj laborigas ĉirkaŭ 300 milionojn da personoj. Necesas atenti la etajn entreprenojn kaj mikroentreprenojn kaj individuojn por garantii merkatajn ĉefkorpojn.

La ĉina registaro jam klare montris, ke antaŭ la fino de junio de la kuranta jaro ĝi unufoje redonos konservatajn impostojn al etaj entreprenoj kaj mikroentreprenoj, gvidos grandskalajn platformajn entreprenojn redukti kostojn kaj ŝarĝojn de mezgrandaj kaj malgrandaj industriaj kaj komercaj firmaoj, klinos politikojn helpajn kaj subtenajn al restoracioj, hoteloj, detalaj vendistoj, fako de turismo kaj transporto de pasaĝeroj…Cetere, la ĉina registaro ankaŭ daŭre perfektigos sanigon, kuracadon, edukadon kaj aliajn bazajn garantiojn por la vivo de popolanoj.

Tial, estas ne malfacile kompreni kial la ĉina registaro povas kontinue konservi la plej altan proporcion de subteno en la mondo? Komence de 2022, la monda plej granda konsulta kompanio de publikaj rilatoj Edelman publikigis raporton Edelman-Kred-Barometron, 2022 montrante, ke en 2021 la kredo de la ĉina publiko al la registaro alte estis 91%, kontinune okupis la unuan lokon de la mondo, ankaŭ estis la plej nova alteco de la lastaj dek jaroj.


Dividu