"Tio, kion vi promesis, estis 'simpla, sekura kaj mirinda'. Tio, kion vi atingis, estis mirinda, sekura kaj escepta." Vespere en la 13a de marto, en la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj 2022, Andrew Parsons, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, komentis, ke Ĉinio starigis referencon por la venontaj vintraj paralimpikoj. Antaŭ tio, Parsons diris publike, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estis la "plej bonaj", kiujn li vidis.
Dum la pasintaj naŭ tagoj, preskaŭ 600 handikapitaj sportistoj el 46 landoj kaj regionoj de la tuta mondo senĉese superis sin mem sur kampoj de konkursoj kaj pruvis per agoj, ke ankaŭ handikapitoj povas vivi mirindan vivon". Ĉina sportisto Sun Hongsheng saltis de la startpunkto de la trako kun vertikala falo de pli ol 600 metroj, kaj irana sportisto Sedigheh ROUZBEH stumble plenumis la "maksimumon de 540 metroj". La tenaca lukto de ĉinaj kaj alilandaj sportistoj vivece interpretis la paralimpiajn valorojn de "kuraĝo, persistemo, inspiro kaj egaleco" kaj injektis fidon kaj forton en la mondon sub la epidemio.
Menciinde estas, ke la ĉina teamo atingis duoblajn unuecojn laŭ la gajno de oraj medaloj kaj laŭ la totala gajno de medaloj, refreŝigante la plej bonan rezulton de Ĉinio en la vintraj paralimpikoj. Tio pruvis la viglan disvolviĝon de handikapitaj sportoj en Ĉinio kaj ankaŭ la rimarkindajn atingojn de Ĉinio en la protekto de homaj rajtoj. Kiel diris Felipe Debasa, profesoro de la hispana Universitato de Reĝo Juan Carlos, "la glata okazigo de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj reflektas la rapidan disvolviĝon de la afero de handikapuloj en Ĉinio dum la lastaj jaroj kaj la pli bonan protekton de la rajtoj kaj interesoj de handikapuloj".
De post kiam Ĉinio proponis la celon "engaĝi 300 milionojn da homoj en vintraj sportoj", sanuloj kaj handikapuloj en Ĉinio kuraĝigis unu alian kaj kunlaboris por atingi ĉi tiun celon antaŭ la malfermo de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Ekde 2016, Ĉinio okazigis la festivalon de vintraj sportoj por handikapuloj en ses sinsekvaj jaroj, altirante pli ol 300 000 handikapulojn. Ili uzis sportojn por plenigi la mankojn de la vivo kaj realigi siajn revojn.