Usono devas plenumi promesojn de sia ŝtatestro

Yu Publikigita: 2022-03-15 20:08:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de marto laŭ loka tempo en Romo okazis renkontiĝo de altrangaj oficialuloj el Ĉinio kaj Usono. Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan faris sinceran, profundan kaj konstrueman komunikadon. Ambaŭ flankoj konsentis efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj kaj krei kondiĉojn por revenigi la ĉina-usonajn rilatojn al ĝusta vojo de sana kaj stabila disvolviĝo. Tio estas la unua eksterreta komunikado inter Ĉinio kaj Usono de post la unua virtuala renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj meze de novembro 2021. Efektivigo de la konsento de la du ŝtatestroj estas la plej grava tasko por ĉina-usonaj rilatoj.

En la lastaj kvar monatoj, Ĉinio ĉiam klopodis por efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj, sed la promesoj de Usono restis ne-efektivigitaj. De la anonco pri armila vendo al Tajvano kaj vizito de oficialuloj al Tajvano ĝis publikigo de la nova Hind-Pacifika Strategio kontraŭ Ĉinio, ĉio, kion faris Usono, agas kontraŭ ĝiaj promesoj, metante pli da obstakloj al la reveno de la ĉina-usonaj rilatoj al la ĝusta vojo.

Dum la ĉina-usona altnivela kunveno, Ĉinio refoje eksplikis sian pozicion pri demandoj rilataj al Tajvano, Xinjiang, Tibeto kaj Honkongo, atentigante, ke ĉi tiuj demandoj tuŝas la kernajn interesojn de Ĉinio kaj estas la internaj aferoj de Ĉinio, kiujn ne toleras intervenon de eksteraj fortoj, kaj malsukcesos ĉia intenco subpremi Ĉinion. Ĉi tio estas klara kaj solena averto al la usona flanko kaj ankaŭ ruĝa linio desegnita de Ĉinio por ĉina-usonaj rilatoj.

Menciinde estas, ke la roma ĉina-usona kunveno koincidis kun la 50a datreveno de la publikigo de la Ŝanhaja Komunikaĵo kaj la vizito de Richard Nixon al Ĉinio. Historiaj spertoj montras, ke se ni persistas en reciproka respekto, serĉas komunajn punktojn, rezervante la diferencajn, kaj kunlaboras por komuna gajno, la du gravaj landoj kun evidentaj diferencoj en ideologio, socia sistemo, historio kaj kulturo povas atingi pacan kunekziston. Hodiaŭ, 50 jarojn poste, Ĉinio kaj Usono bezonas koni la nunon ĉe la lumo de la pasinteco. Precipe Usono devas ĉerpi saĝon el la historio kaj reveni al racia kaj pragmata kompreno pri Ĉinio. Kiel diris iama usona ambasadoro al Ĉinio J. Stapleton Roy, problemoj en la ĉina-usonaj rilatoj estas malfavoraj al ambaŭ landoj. La du flankoj devas preni la vastajn komunajn interesojn kiel la deirpunkton por refoje rompi la glacion en la ĉina-usonaj rilatoj.

Dividu