“Duoblaj normoj pri rifuĝintoj” reflektas arogantecon kaj antaŭjuĝon de okcidento

Yu Publikigita: 2022-03-16 20:50:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"En Sirio la mondo atestis masakron kontraŭ la tuta nacio, kun partopreno de multaj okcidentaj landoj; en Ukrainio, la tuta okcidenta mondo protektas sian popolon." Lastatempe, en intervjuo kun amaskomunikiloj, Anas Al-Abdah, estro de la siria komitato pri intertraktado, diris, ke li indignas kaj desapontiĝas pri la "duoblaj normoj" de okcidentaj landoj.

La 15a de marto markas la 11an datrevenon de la eksplodo de la siria krizo. Datenoj publikigitaj de la Unuiĝintaj Nacioj lastatempe montras, ke en la pasintaj 11 jaroj, almenaŭ 350 000 homoj mortis, pli ol 12 milionoj da homoj estis delokitaj plurfoje, kaj 14 milionoj da civiluloj urĝe bezonas humanitaran helpon. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres alvokis ĉiujn partiojn fari praktikajn agojn por akceli la politikan procezon kaj fini la 11-jaran suferon de la siria popolo.

Tamen, la alvoko de Guterres ne ricevis tro da atento de la okcidenta mondo. Nun, la fokuso de Usono kaj la okcidento estas sur Ukrainio. Kontraste kun la senkompa rifuzo al rifuĝintojn el Sirio kaj aliaj lokoj en la lastaj jaroj, la okcidento ĉi-foje montris grandan simpation al ukrainaj rifuĝintoj. Iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj eĉ prenas aspekton, haŭtkoloron kaj rason kiel normojn por kompari ukrainajn rifuĝintojn kun mezorientaj kaj afrikaj rifuĝintoj, sugestante, ke la unuaj estas pli "bonkvalitaj" ol la lastaj.

Tiuj ĉi rimarkoj malkaŝis la profunde enradikiĝintan rasan antaŭjuĝon de Usono kaj la okcidento kaj la arogantecon de "eŭrop-usona centrismo". Ili uzas "duoblajn normojn de rifuĝintoj" kaj "humanitarajn duoblajn normojn", kio estas alia damaĝo al rifuĝintoj el Mezoriento. La Araba kaj Mezorienta Ĵurnalista Asocio lastatempe publikigis deklaron, kondamnante la antaŭjuĝon de okcidentaj amaskomunikiloj, ke milito estas "normala" en Mezoriento. Fahrettin Altun, direktoro de la informa oficejo de la turka prezidentejo, atentigis, ke iuj eŭropaj politikistoj rigardas ukrainojn kiel "homojn, kiuj fuĝis de la milito", sed nomis sirianojn "homoj, kiuj intencas eniri per kontraŭleĝaj rimedoj". Tia kontraŭdira sinteno estas bedaŭrinda.

Fakte, en la militoj en Afganio kaj Sirio kaj poste en la ukraina krizo, Usono ludis ege malgloran rolon. Nenio rilatas al justeco zorgi pri kiu aŭ ne, sed estas la rezulto de la komuna manipulado de usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. En iliaj okuloj, mezorientaj rifuĝintoj kaj ukrainaj rifuĝintoj ambaŭ estas nur iloj por atingi privatajn politikajn interesojn kaj protekti usonan hegemonion.

Dividu