​Kial plej malsukcesa lando en batalo kontraŭ epidemio faris eraron post eraro

Yu Publikigita: 2022-03-18 19:51:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de marto laŭ loka tempo, dum la interago inter prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj raportistoj aperis eksplodema sceno: pri la forigo de la novkronvirusa savplano, raportisto trifoje demandis Pelosi, kio incitis ŝin. La kialo estas, ke la usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵus adoptis leĝprojekton pri grandsuma elspezo de la federacia registaro, inkluzive de entute 13,6 miliardoj da usonaj dolaroj por urĝa helpo al Ukrainio. Tamen, pro la malkonsento inter la du partioj en distribuado de epidemia fonduso, la Ĉambro de Reprezentantoj rekte forstrekis la epidemian fonduson de 15,6 miliardoj da dolaroj el la leĝprojekto.

Konsidere pri la nuna severa epidemia situacio en Usono kaj la manko de monrimedoj por la reago, la decido estas ŝoka kaj montras al la mondo denove, ke en Usono, la ununura superpotenco de la mondo, privataj politikaj interesoj superas la vivojn de la popolo. Kiel usonaj politikistoj ĉiam emfazantaj "homajn rajtojn" ignoras kaj tretas la rajton de ordinaraj homoj pri ekzistado?

Se ni retrorigardas la kontraŭepidemian procezon de Usono en la lastaj du jaroj, ni povas rimarki, ke ĝi ĉiam estis forkaptita de politiko. Antaŭ pli ol monato, la Usona Oficejo pri Respondecigo de la Registaro publikigis raporton montrante, ke la usona Ministerio pri Sano kaj Homaj Servoj ne povis ludi sian rolon pri respondo al la epidemio, kaj ke ankaŭ por ĝi mem estis "daŭraj difektoj", inkluzive de neklaraj federaciaj, ŝtataj kaj regionaj roloj kaj respondecoj en regado de la epidemio, malsukceso en kolektado kaj analizo de epidemiaj datumoj, manko de travidebleco, manko de komunikado kaj interŝanĝo kun la publiko kaj tiel plu. Verŝajne la averto ne efikis.

La malsukceso de Usono en respondo al la epidemio plene montris ĝian malrespekton al homaj rajtoj, kaŭzante maltrankvilon de la mondo. En la 49a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN en Ĝenevo, Svislando, reprezentantoj de diversaj landoj esprimis grandan zorgon pri la situacio de homaj rajtoj kiel polica perforto kaj atenco al infanaj rajtoj en Usono. Ambasadoro Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN, akcentis, ke feliĉa vivo de la popolo estas la plej ĉefa enkorpigo de homaj rajtoj. Usonaj politikistoj vere devas uzi ĉi tiun frazon por kompari siajn agojn.

Dividu