La tuta mondo atendas sincerecon de Usono

Jianping Publikigita: 2022-03-19 18:39:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni ne nur gvidos la ĉina-usonajn rilatojn antaŭen laŭ la ĝusta vojo, sed ankaŭ surŝultrigos sur nin internaciajn respondecojn kaj laboros kune por la paco kaj stabileco de la mondo.” Tion esprimis ĉina prezidanto Xi Jinping dum videa konversacio kun usona prezidento Joe Biden en la vespero de la 18-a de marto, kio manifestas la politikan saĝon kaj kuraĝon de gvidanto de granda lando por porti respondecon.

En la ŝlosila momento la gvidantoj de Ĉinio kaj Usono refoje faris videan dialogon kaj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri la dulandaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj koncernantaj reciprokajn interesojn, kaj tio kompreneble havas grandegajn signifojn por la du landoj kaj ankaŭ por la tuta mondo.

Dum la konversacio Biden reasertis, ke Usono ne serĉas novan malvarman militon kun Ĉinio; ĝi ne celas ŝanĝi la sistemon de Ĉinio; la aliancado de Usono ne celas Ĉinion; Usono ne subtenas “tajvanan sendependecon”; kaj ĝi ne havas la intencon konflikti kun Ĉinio. Pri tio Xi esprimis, ke li tre serioze prenas tiujn rimarkojn de Biden. Li montris, ke la nuna situacio de ĉina-usonaj rilatoj estis kaŭzita de tio, ke “iuj usonanoj ne efektivigis la gravajn konsentojn atingitajn de ni, nek efektivigis la pozitivan deklaron de la prezidento, kaj la usona flanko miskomprenis la strategiajn intencojn de la ĉina flanko”. Tio estas la reala kialo, ke Usono ĉiam erare prenas Ĉinion kiel “imagan malamikon”.

La tajvana demando estas la plej komplika kaj plej sentiva en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La nuna usona registaro plurfoje promesis sian politikon de “unu Ĉinio”, sed malobservis tiun ĉi principon per siaj agoj, kio serioze damaĝis la pacon de la tajvana markolo kaj streĉigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Iuj usonanoj eĉ faris eraran signalon al la forto de “tajvana sendependeco”. Xi montris, ke “tio estas ege danĝera”, kaj emfazis, ke malbona traktado de la tajvana demando povus renversi la dulandajn rilatojn.

Dum la konversacio prezidanto Xi refoje parolis pri “internaciaj respondecoj” kaj reasertis la starpunktojn de Ĉinio pri la ukraina krizo.

Dividu