Kies poŝojn grasigas usonaj privataj prizonoj?

Xiong Publikigita: 2022-03-21 21:51:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 80aj jaroj de la 20a jarcento privataj prizonoj prosperas en Usono. Per mendo de litoj, elvringo de malliberuloj kaj similaj la usonaj privataj prizonentreprenoj rikoltas grandan monsumon, kaj parto de tiu mono akirita el la prizonaj kradoj senĉese fluas al nigraj politikistoj kiuj koluzias kun tiuj entreprenistoj de la prizonoj. La monavidaj posedantoj de prizonoj miksas sin kun usonaj politikistoj kaj komercistoj, kio distordis la justan sistemon de Usono.

Malliberularo estas “ĉiama komerca ŝanco”. Usona amaskomunikilo malkaŝis, ke la nombro de enkarcerigitoj estas ĉefa bazo laŭ kiu la registaro pagas entreprenistojn de privataj prizonoj, ekzemple, tia posedanto de prizono povas ricevi ĉe unu malliberulo 23 mil usonajn dolarojn ĉiujare. Estas mirige, ke la registaro postulas ke tia privata prizono atingu certan enloĝitecon – kiu ordinare estas 90%.

Fox News iam komentis, ke lobio de privataj prizonoj, mondonaco por elektado, kaj malebligo de multaj enprizonigitoj je redukto de puntempo, ĉio ĉi tio nur povas elvringi plej multe da mono el la impostpagantoj. Tio ja distordas la juran sistemon de Usono.

Dividu