Se Usono vere zorgas pri la ukrainoj, do ĝi liveru pacon anstataŭ armilojn

Xiong Publikigita: 2022-03-22 19:32:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La informo ke Ĉinio liveros al Rusio militan helpon estas nevera. Tion ni protestas.” La 20an de marto, kiam Qing Gang, ĉina ambasadoro en Usono estis intervjuata de CBS, li severe refutis la famon, kiun fabrikis Usono kontraŭ Ĉinio per la evento nun okazanta en Ukrainio.

La mondo rimarkis, ke antaŭ la eksplodo de la milita konflikto inter Ukrainio kaj Rusio, iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj seninterrompe dissemis falsajn informojn cele al Ĉinio, inter kiuj estis ekzemple tio ke Ĉinio eble liveros militan helpon al Rusio, kaj apud tio, iuj okcidentaj landoj sekvis post Usono.

Sed antaŭ la faktoj tiaj artifikoj de Usono estas fiaj kaj aĉaj. Post kiam la ukraina krizo estiĝis, Ĉinio ĉiam strebis al paco kaj intertraktado, kaj eĉ iniciatis ses proponojn por ĉesigi homan krizon en Ukrainio. Ĉinio jam liveris al Ukrainio nutraĵon, medikamentojn, dormsakojn, pulvorigitan lakton por beboj. Ĉinio promesis ke ĝi plu donos homaman helpon al Ukrainio laŭ la situacio.

Sed male al tio, Usono, iniciatinto de la ukraina krizo, ĉiam ekscitis la aferon, timante ke la flamo ne sufiĉe estas akra. Post la Malvarma Milito Usono jam faris kvinfojan etendiĝon orienten por formordeti la periferian sekurecon de Rusio. Post la jaro 2014 Usono donis al Ukrainio militan helpon de kelkaj miliardoj da usonaj dolaroj, NATO kune kun Ukrainio oftege okazigis grandajn operacojn, kiuj direktiĝis al la plej frontoj de Rusio. Tiuj agitoj de Usono ja pruviĝas kaŭzoj kiuj fine eksplodigis la krizon en Ukrainio.

En la videa dialogo inter ĉina kaj usona ŝtatestroj, lastatempe okazinta, Ĉinio metis la esprimon: “La nodo devas esti malligita de tiu, kiu ĝin faris.” Usonaj politikistoj, kiuj kutimas verŝi oleon sur la fajron, do ne faru rean eraron.

Dividu