​“Mensogema imperio” sekrete festas per ĉampano kiam Rusio konfliktas kun Ukrainio

Xiong Publikigita: 2022-03-23 17:41:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Post kiam erupciis la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, interne de la Pentagono, la strato K (en Vaŝingtono kie lobias kompanioj), la milit-entreprenoj kaj la Kapitolo oni sekrete faras feston per ĉampano!” antaŭ nelonge Franklin Spinney, eksa oficisto de la usona Ministerio de Defendo, faris tian komenton, kiu trafas la fakton ke Usono estas la plej granda profitanto de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.

Ĝuste kiel Spinney analizis, la konflikto estas sekvo de politika manipulado. Usono estas la iniciatinto de la ukraina krizo. Ĝi ne nur igas la milit-industrian kombinaĵon grasigi sian poŝon, sed ankaŭ seninterrompe subpremas kaj sankciumas Rusion, kun la celo reteni la strebon de Eŭropo al strategia memdicido kaj firmigi la usonecan hegemonion.

La ukraina krizo refoje pruvas, ke Usono estas la postkulisa instiganto de la monda malordo. tiu instiganto ignoras sian devon, sed foje kaj foje kulpigas aliajn. Lastatempe la ĵurnalo New Youk Times plurfoje dissemis falsajn informojn, asertante, ke Ĉinio antaŭtempe “sciiĝis” pri la milita operaco de Rusio kaj “postulis ke Rusio komencu sian operacon post Pekinaj Vintraj Olimpikoj”. Tiuj citaĵoj, laŭ la konstato de kelkaj amaskomunikiloj, devenis de “anonima altrangulo” el la Blanka Domo. Usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj konkorde fabrikis mensogojn, provante kulpigi Ĉinion kaj meti malkonkordon inter Ĉinio kaj Rusio. Tio estas rutino de Usono, kaj ĝin la mondo jam konas profunde.

Apud tio, iuj usonaj politikistoj havas alian ideon, tio estas, subpremi Ĉinion per la konflikto inter Rurio kaj Ukrainio. Lastatempe Ĉinio jam plurfoje deklaris, ke ĝi decidu sian pozicion kaj politikan inklinon laŭ la aspektoj de la afero, kiuj devas esti tiaj. Ĉinio ĉiam strebas al paco kaj intertraktado kaj eĉ prezentis siajn solvojn. Sed tiuj usonanoj afektis ne aŭdi. Ili fabrikis serion da famoj kaj mensogoj, provante treni Ĉinion en akvon. Tio plene malkaŝas la malican intencon reteni Ĉinion per ĉiaj ebloj.

La mondo jam vidas klare, ke senĉese eksciti la flamon, profiti de la okazo, festi per ĉampano, jen ĉio ĉi, kion faris “mensogema imperio”! Ĝi estas la protokrimulo de la ukraina krizo.

Dividu