“Iama NATO” nenecese revenu!

Xiong Linping Publikigita: 2022-03-26 16:28:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de marto laŭ la loka tempo, en sia oficiala retejo NATO aperigis foton de usona kaj eŭropaj gvidantoj kiuj ĉeestas en la pintkunveno de NATO. La starpozicioj zorge aranĝitaj kaj la fotografa angulo - ĉiuj detaloj ŝajnas eldiri al la ekstero: "Iama NATO" revenis. Post la pintkunveno la usona prezidento Biden senprokraste proklamis, ke NATO, same kiel antaŭe, estas "potenca kaj unueca".

Sed ĉu ĝi estas vere tia? La ornamo, kiel ajn fajna ĝi estas, ne povas kaŝi la "legitiman krizon" de tiu plej granda milita alianco en la mondo kaj la gigandan malkonkordon interne de ĝi. Kiel la produkto de la Malvarma Milito, "iama NATO" nenecese revenu! Ĝuste kiel Ken Stone, ĉefo de la kanada kontraŭmilita organizaĵo – Armistica Alianco Hamilton, diris, ke NATO estas agresema militorganizaĵo gvidata de Usono, kaj laŭ la ĉarto de NATO, ĝi jam delonge perdus la signifon de ekzisto.

NATO estas grava kliko, per kiu Usono povas ludi grupan politikon, kaj milita instrumento, per kiu ĝi povas konservi la hegemonion. Sed la diferenco inter Usono kaj Eŭropo estas malfacile solvebla, kaj tio ne faras ke NATO paŝus en takto kiel Usono proklamis. Antaŭ du jaroj la franca prezidento Macron diris, ke "NATO jam cerbomortis". En la lasta tempo li esprimis la samon.

Usono ne povas gvidi la mondon, Eŭropo estas “Eŭropo de la eŭropanoj”. Hodiaŭ, la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭris jam pli ol unu monaton, kaj nun, pli kaj pli multaj homoj profundiĝas en repenso: de kie la ukraina krizo venis? Kion alportis NATO – "produkto de la Malvarma Milito" al la mondo? Jam en la 90-aj jaroj George Kennan, usona eksa ambasadoro en Sovetio, eksplicite notis, ke la daŭra orienten-etendo al Rusio fare de NATO estos la "plej fatala eraro de Usono en siaj politikaj rimedoj". Sed la usona registaro ne aŭskultis kaj anstataŭe daŭrigis sian premon al Rusio.

Nun, tiu ĉi iniciatinto ne havas sinceron, nek volon, repacigi la konflikton. Ĝi eĉ planadas sangigi pli multe da homoj kaj profiti el tio. Ĉu tia Usono estas inda je kredo de la okcidenta alianco?

Dividu