Kion Usono volas fari per problemoj en Eŭropo?

Henggang Publikigita: 2022-03-28 19:18:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La milito inter Rusio kaj Ukrainio jam daŭris pli ol unu monaton. Usono kaj la NATO sub ĝia gvidado ne havas rimedojn por mildigi la situacion, sed konstante akrigis la situacion per diversaj rimedoj kiaj transdono de armiloj al Ukrainio kaj pliigo de sankcioj kontraŭ Rusio. Kio estas la vera celo de Usono per ĉi tiuj faroj?

Rusa-ukraina konflikto alportis gigantajn perdojn al Eŭropo. La Eŭropa Centra Banko malpliigis ĉi-jaran kreskon de la eŭro-zono ĝis 3,7%. La indiĉo pri konfido de germanaj investantoj, publikigita de la inistituto Zew, draste falis de 54,3 en februaro al -39,3 en marto. Eĉ estas pli grave, ke la projekto de naturgasa pipelino "Nordstream-2" inter Germanio kaj Rusio estas resendita al "morta fino". Oni bezonas uzi naturan gason de Usono kun pli altaj prezoj. En la politika senco, la regado de eŭropaj aferoj estis kontinue plifortigita de Usono. La "strategia sendependeco", kiun ĉiam celas la EU, denove fariĝis la malplena parolado. Faktoj pruvis, ke Usono kun la duobla protekto de la du plej grandaj tranĉeoj, la Pacifika Oceano kaj la Atlantiko, povas ĉiuokaze profiti de rusa-ukraina konflikto strategie kaj ekonomie.

Dividu