Eŭropo devas sin gardi kontraŭ refoja perfido de Usono

Yu Publikigita: 2022-03-28 20:37:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento Joe Biden dimanĉe revenis al Vaŝingtono post tritaga vizito al Eŭropo. "Biden donis neniun alian specifan respondon por fini la ukrainan krizon, ol plifortigi sankciojn kaj pliigi armilan liveradon." La usona retejo Politikisto faris tian komenton.

Estas ĝuste tia fakto. Biden diris neniun vorton por urĝi pacigon kaj mediacii pri la situacio dum sia tritaga vizito al Eŭropo. Anstataŭe, li ekscitis la flamojn kaj eĉ timis, ke Rusio kaj Ukrainio ne batalos plu. Dum la tri pintkunvenoj de NATO, G7 kaj la EU, Usono prezentis serion da proponoj pri energio kaj milita sekureco, alvokante eŭropajn aliancanojn stari kontraŭ Rusio. Tamen tiuj proponoj ĉefe estas por protekti la interesojn de Usono, kaj ili ne povas solvi la urĝajn bezonojn de Eŭropo, sed nur aldonos brulaĵon al la ukraina krizo.

Rimarkinde estas, ke kiam la usona prezidento faris paroladon en Varsovio, la pola ĉefurbo, li diris senpripense, ke Vladimir Putin "ne povas plu esti sur la posteno de prezidento", kio boligis la internacian publikon. Poste oficialulo de la Blanka Domo klarigi, ke ĉi tiu rimarko ne signifas ŝanĝon de la vaŝingtona politiko al Rusio, nek subtenas reĝimŝanĝon de Rusio.

Eŭropo montris grandan viglatentemon. Ekzemple, franca prezidento Emmanuel Macro emfazis, ke la celo de Francio estas realigi batalhalton kaj retiriĝon de trupoj per diplomatiaj rimedoj. “Ni ne devas eskaladi la aferojn, ĉu per vortoj aŭ agoj.”

Nun Eŭropo estas sub la granda premo de altiĝantaj prezoj de petrolo kaj gaso, kaj homoj alfrontas grandan suferon. Sed Usono montris grandan "entuziasmon". Dum sia vizito al Bruselo, Biden promesis, ke Usono eksportos almenaŭ 15 miliardojn da kubaj metroj da likvigita naturgaso al la EU ĉi-jare. Ilya Kusa, ĵurnalisto laboranta en Kievo, opiniis, ke profite de sankcioj kontraŭ Rusio, Usono partoprenas en redistribuado de la eŭropa energimerkato, kio povas ne nur maksimumigi ĝiajn profitojn, sed ankaŭ plue forkapti Eŭropon.

Por Eŭropo, reala sekureco venas de konstruado de ekvilibra, efika kaj daŭrigebla regiona sekureca arkitekturo, sed ne per redesegnado de la dividlinio de orienta-okcidenta konfrontiĝo. Ĉi-foje Eŭropo, kiu estis perfidita de Usono multfoje, ne devas ripeti siajn erarojn.


Dividu