Ĉinio helpas al afgana popolo sin liberigi de embaraso

Yu Publikigita: 2022-03-29 20:46:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidos la trian Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Najbaraj Landoj de Afganio en Tunxi de la ĉina provinco Anhui, de la 30a ĝis la 31a de marto, por diskuti pri la sekva etapo por kune antaŭenigi la stabiligon de la situacio en Afganio kaj subteni la "planon de najbaroj" pri helpo al la afganan popolon. Afganio estis grava halto dum lia lastatempa vizito al kelkaj aziaj landoj. Tio estas ankaŭ la unua vizito de ĉina altrangulo post la starigo de la afgana provizora registaro. Tiuj ĉi agoj montras, ke Ĉinio aktive klopodas por la paca rekonstruado de Afganio kaj sincere esperas, ke ĉi tiu militŝirita lando renormaliĝos kiel eble plej baldaŭ.

Laŭ la pozicio de Afganio kiel la "koro de Azio", aŭ laŭ la "sekvoj" de la afgana milito kaj tutmonda kontraŭterorisma batalo, la afgana situacio rilatas al la sekureco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo, kaj ne devas esti deturnita de la homa atento pro okazaĵoj kiel la ukraina krizo. Ĉi-foje la ĉina registaro sendis altnivelan delegacion al Afganio, eligante klaran signalon, ke la afgana demando ankoraŭ troviĝas sur grava loko en la nuna internacia tagordo pri paco kaj sekureco, kaj ĉiuj partioj devas porti siajn respondecojn kaj ludi konstrueman rolon.

 Kiel amika najbaro de Afganio kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio ludas sian rolon laŭ la kapablo por paca rekonstruado de Afganio. Dum la pasinta jaro la plej alta gvidanto de Ĉinio ĉeestis la Komunan Pintkunvenon de Gvidantoj de la Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Organizo de Kolektiva Sekureca Traktato pri Afganio kaj prezentis tri proponojn por akceli glatan transiron de la afgana situacio kiel eble plej baldaŭ, komenci kontakton kaj dialogon kun Afganio kaj helpi al la afgana popolo venki malfacilojn, montrante la direkton por la paca rekonstruado de Afganio. La ĉina flanko ankaŭ partoprenis en du kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la najbaraj landoj de Afganio, kaj kunvenis kun estro de la afgana provizora registaro en Tianjin, Ĉinio kaj Daŭho, Kataro.

"Ĉinio estas la sola granda lando, kiu neniam vundis Afganion," ofte diris afganoj. Tio estas vera pentraĵo de la longtempa amikeco inter Ĉinio kaj Afganio. Kiel proksima najbaro, Ĉinio opinias, ke afganoj devas regi sian propran sorton, kaj ke iu ajn ekstera forto ne devas uzi Afganion por serĉi siajn interesojn. La venonta tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la najbaraj landoj de Afganio refoje atestos, ke Ĉinio estas vera amiko atendanta rapidan reboniĝon de Afganio kaj ankaŭ pozitiva energio por konservado de la monda paco.

Dividu