Gallup: Pli kaj pli da usonanoj maltrankvilas pri inflacio

Henggang Publikigita: 2022-03-31 14:44:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La rezulto de opinisondo marde publikigita de la usona institucio Gallup montris, ke lastatempe pli kaj pli da usonanoj fariĝis maltrankvilaj pri inflacio. Laŭ statistiko, 17% de laenketitoj kredis, ke inflacio estas la plej granda aktuala problemo por la usonanoj. 4% de la enketitoj certis, ke la altaj naftaj prezoj estas la plej granda problemo. 70% de la enketitoj opiniis, ke iliaj ekonomiaj kondiĉoj malpliboniĝas.

Laŭ la opinisondo, estas iom malsamaj la zorgoj de grupoj kun diversaj enspezoj pri inflacio. 63% de enketitaj usonaj plenkreskuloj kun enspezo de malpli ol 40 000 usonaj dolaroj sentis grandan maltrankvilon. Sed la nombro estas 58% de enketitoj kun enspezo de pli ol 100 000 usonaj dolaroj.

Altranga analizisto de Gallup klarigis, ke ĉi tio reflektas la kontinuan polariziĝo de la usona socio. La regantaj demokratoj ĉiam ignoras la problemojn, kio estas sama kun la agoj de la respublikanoj dum ilia oficperiodo.

Dividu