Pozitiva progreso atingita en intertraktado de Rusio kaj Ukrainio

Yu Publikigita: 2022-03-31 20:25:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 29an de marto en Turkio finiĝis la kvina intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio. Laŭ turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu, ĉi-foja intertraktado atingis plej grandan progreson. Vladimir Medinsky, estro de la rusa delegacio por la intertraktado, diris, ke se la du flankoj rapide progresos en la laboro pri subskribo de traktato kaj atingos reciprokan kompromison, paco alvenos pli frue. Membroj de la ukraina delegacio diris, ke la fundamenta dokumento por la renkontiĝo inter la prezidentoj de la du landoj estis preta.

Laŭ rilataj raportoj, multaj gravaj trarompoj estis faritaj en la intertraktado, inkluzive de la konstanta neŭtraleco de Ukrainio kaj ĝia rezigno pri aliĝo al milita alianco; Rusio ne oponas la aliĝon de Ukrainio al la Eŭropa Unio kaj faras paŝojn por mildigi la konflikton kun Ukrainio; samtempe, la du ŝtatestroj eble renkontiĝos. Post kvin intertraktadoj, la du flankoj atingis pozitivajn rezultojn malfacile akireblajn. Tio montras la volon de Rusio kaj Ukrainio haltigi la konflikton kaj ŝuldiĝas al la klopodoj de la internacia komunumo por antaŭenigo de paco kaj intertraktado. Post pli ol unu monato da milita konflikto, ambaŭ flankoj pagis grandan prezon kaj devas reveni al la vojo de politika solvado.

Kun raportoj pri progreso en la intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio, rapide kreskis akcimerkataj indeksoj en Eŭropo kaj Usono. Tio montras, ke la internacia komunumo ĝojas vidi pliboniĝon de la situacio inter Rusio kaj Ukrainio. Tamen Usono, la kreinto de la ukraina krizo, estis indiferenta pri tio kaj eĉ montris malplaĉon.

Laŭ Franca Novaĵ-Agentejo, la 29an de marto, usona ŝtatsekretario Antony Blinken esprimis dubojn pri la "seriozeco" de Rusio en la intertraktado. Tia stranga manifestiĝo tute kongruas kun konsekvenca sinteno de Usono "misfamigi la pacan intertraktadon". Vidante, ke Rusio kaj Ukrainio volas manpremi por pacigo, Usono ne povas plu sidi trankvile.

Laŭ deklaroj de Rusio kaj Ukrainio, daŭros intertraktado pri sekurecaj demandoj prizorgataj de Ukrainio kaj la teritoriaj demandoj atentataj de Rusio. En ĉi tiu kriza momento, ĉiu respondeca lando devas agi por faciligi dialogon kaj intertraktadon kaj subteni Rusion kaj Ukrainion por "bonaj rezultoj kaj paco", prefere ol aldoni obstaklojn kaj starigi reziston. La malhelpo al la rusa-ukraina paca intertraktado fare de Usono denove montras, ke ĝi estas la plej granda minaco al paco kaj sekureco de la mondo. La usona “milita motoro" devas esti haltigita!

Dividu