Vampiroj en milito inter Rusio kaj Ukrainio

Henggang Publikigita: 2022-04-01 20:47:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La milito inter Rusio kaj Ukrainio jam daŭris pli ol unu monaton. Usono kaj la NATO sub ĝia gvidado ne havas rimedojn por mildigi la situacion, sed konstante akrigis la situacion per diversaj rimedoj kiaj transdono de armiloj al Ukrainio kaj pliigo de sankcioj kontraŭ Rusio. Kio estas la vera celo de Usono per ĉi tiuj faroj? Tio eble havas striktan tilaton kun la nacia esenco kompleksigita de milito kaj industrio. Usonaj armeo, industrio, registaro, parlamento havas striktan reciprokan kunlaboron kaj ili organizis profitigan grupun kun pensfabrikoj kaj mediatoj. Tiu grupo senĉese fabrikis “malamikon” en la tuta mondo, kaj enspezis monon per provoko de konfliktoj en aliaj landoj. Nun la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ĝuste estas la nova ĉasaĵo de la vampiroj.

Rusa-ukraina konflikto kaŭzis gigantajn perdojn al Eŭropo. La Eŭropa Centra Banko malpliigis ĉi-jaran kreskon de la eŭro-zono ĝis 3,7%. La indiĉo pri konfido de germanaj investantoj, publikigita de la inistituto Zew, draste falis de 54,3 en februaro al -39,3 en marto. Eĉ estas pli grave, ke la projekto de naturgasa pipelino "Nordstream-2" inter Germanio kaj Rusio estas resendita al "morta fino". Oni bezonas uzi naturan gason de Usono en pli altaj prezoj. En la politika senco, la regado de eŭropaj aferoj estis kontinue plifortigita de Usono. La "strategia sendependeco", kiun ĉiam celas la EU, denove fariĝis la malplena parolado. Faktoj pruvis, ke Usono kun la duobla protekto de la du plej grandaj tranĉeoj, la Pacifika Oceano kaj la Atlantiko, povas ĉiuokaze profiti de rusa-ukraina konflikto strategie kaj ekonomie.

Stokholma Internacia Instituto pri Paca Esploro (SIPRI) publikigis raporton pri tendenco de tutmonda vendado de armiloj en la lastaj jaroj. Estas evidente, ke tutmondaj pafilaj transakcioj malpliiĝis je 4,6% en la kvin jaroj de 2017 ĝis 2021 kompare kun la antaŭaj kvin jaroj, dum la usona eksportado de armiloj pliiĝis je 14% kontraŭ la tendenco en la sama periodo.

Ekde komenco de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, iuj okcidentaj landoj liveris modernajn armilojn al Ukrainio. Iuj landoj, inkluzive de Germanio, Svedio kaj Danio, anoncis ankaŭ pliiĝon de sia defenda buĝeto, kio donas grandegajn komercajn ŝancojn por la usona armea industrio. Ekzemple, la interŝanĝa akcia prezo de Lockheed Martin pliiĝis ĝis 35% dum la pasintaj ses monatoj. Sirio, Irako, Afganujo, Ukrainio - ĉi tiuj ŝiritaj landoj falis en profundan katastrofon, dum la usonaj militaj gigantoj enprezis multe.

Tulsi Gabbard, iama usona kongresano kaj veterano de la iraka milito, deklaris, ke la militaj hejtiloj de ambaŭ usonaj partioj instigas aliajn al la milito, ĉar la milita industrio, kiu regas la usonajn politikistojn, profitas de milito.

Dividu