Malvinas ne estu la eterna doloro por Argentino

Qiujieming Publikigita: 2022-04-03 16:52:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 2a de aprilo antaŭ 40 jaroj eksplodis la milito pri la insuloj Malvinas. Suvereneco de la insuloj Malvinas fariĝis ĉiama vundo por la argentina popolo pro la malvenko de Argentino dum la milito.

Ramón López, prezidanto de Federacio de Veteranoj de la Argentina Respubliko, diris, ke hodiaŭ Britio ankoraŭ okupas la insulojn, kies suvereneco apartenas al Argentino. Britio jam pretendis tion preskaŭ 190 jarojn. Juan Carlos Sosa, sekretario de la Federacio de Veteranoj de la Argentina Respubliko, diris, “tiuj imperiismaj landoj serĉis hegemonion kaj tute ne zorgas pri homoj de aliaj landoj kaj ilia suvereneco. ” Vortoj de tiuj argentinaj veteranoj forte montras damaĝon de la brita hegemonia agado al la popolanoj de Argentino kaj eĉ de Latin-Ameriko.

40 jaroj pasis, la argentinaj registaro kaj popolo neniam ĉesis apelacii pro la argentina suvereneco de la insuloj, kaj postulis Brition reveni al intertraktado pri tiu afero. Multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, klare subtenas la peton de Argentino plene plenumi sian suverenecon super la insuloj, kaj urĝas Brition observi koncernajn rezoluciojn de la Unuiĝitnaj Nacioj (UN) kaj rekomenci intertraktadon kiel eble plej baldaŭ por pace solvi la disputon.

Guillermo Ramón Carmona, sekretario pri aferoj de la insuloj Malvinas, Antarkto kaj Suda Atlantiko de argentina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Britio unuflanke malobservis la suverenecon de Argentino super la insuloj Malvinas, kaj aliflanke alvokis respekton al suvereneco de eŭropaj landoj en aliaj aferoj, kio plene reflektas ĝiajn duoblajn normojn.

Hodiaŭ, la epoko de kolonistoj farantaj ĉion, kion ili volas, jam delonge finiĝis. Britio devas eliri el la kolonia revo, efektivigi rezoluciojn de la UN, starigi dialogon kaj intertraktadon kun Argentino kaj solvi la disputon de la insuloj Malvinas pace. Nun la internaciaj rilatoj demokratiiĝas, la insuloj Malvinas ne estu la eterna doloro por Argentino!

Dividu