Ĉinio kaj EU devas alporti stabilecon al necerta mondo

Selena Publikigita: 2022-04-03 17:05:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiel la du fortoj de la mondo, Ĉinio kaj EU devas alporti stabilecon al necerteco de la mondo”, tion diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo vendrede.

Paco estas premiso de disvolviĝo. Fronte al la ukraina krizo, la du partioj havas komunan aspiron pri paco. Precipe Eŭropo forte sentis tion, ĉar paca solvo de la ukraina krizo konformas al bazaj interesoj de eŭropaj landoj. Dum tiu ĉi virtuala renkontiĝo, prezidanto Xi refoje akcentis, ke laboroj devas esti faritaj por akceli pacan intertraktadon, eviti grandskalan humanitaran krizon, starigi longedaŭran pacon en Eŭropo kaj Eŭroazia kontinento kaj eviti plivastiĝon de regiona konflikto. Xi aldonis, ke oni ne devas meti la tutan mondon en la problemo, nek pliigi ŝarĝon al popolanoj tra la tuta mondo.

Prezidanto Xi menciis, ke li esepras, ke la EU havos sendependan komprenon pri Ĉinio, plenumos sendependan politikon al Ĉinio kaj kunlaboros kun Ĉinio por kune akceli la stabilecon kaj longdaŭran disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Fakte strategia sendependeco ĉiam estas strebo de la EU. Kiam Usono aplikis sankciojn per la ukraina krizo, estas eŭropaj landoj, kiuj suferis tion. Cetere tio retenas sendependan procezon de la EU. Ĉinio esperas, ke la EU agos laŭ propraj interesoj, klare distingos veron disde malvero, ne estos devigita de Usono kaj kune alportos stabilecon kun Ĉinio al la streĉita internacia situacio.

Dividu