Artifikoj de Usono denove malkaŝiĝis antaŭ la mondo

Xiong Publikigita: 2022-04-05 16:33:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En raporto, kiun la brita ĵurnalo The Times aperigis en la unua de aprilo, oni asertis citante “usonajn informojn”, ke antaŭvespere de tio ke Rusio komencis la specialan operacon al Ukrainio, Ĉinio faris grandskalan retan atakon al ukrainaj instalaĵoj militaj kaj nukleaj. Tiu ĵurnalo diris ankaŭ, ke la akuzo venis el la Ukraina Nacia Sekureca Agentejo.

Tiu mensogo estas tro absurda! La Ukraina Nacia Sekureca Agentejo tuj dementis la famon per kelkaj amaskomunikiloj. Ĝi diris, ke ĝi donis neniun informon ĉi-rilate, nek faris enketon pri tio; kaj la rezulto de enketo farita de The Times havas nenian rilaton kun la agentejo.

Fakte, pri reta atako, Usono ja estas vera imperio de kodrompistoj, dum Ĉinio estas ĉefa suferanto de reta atako. Antaŭ nelonge la ĉina nacia interreta urĝcentro ekzamenite trovis, ke ekde la fino de januaro eksterlanda organizaĵo regis ĉinajn komputilojn per reta akato, kaj poste faris retan atakon al Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Oni analizis, ke tiuj atakaj adresoj venis ĉefe el Usono.

Ĉinio ne estas rekta koncernato en la ukraina krizo, kaj ĝi ĉiam strebis al paco kaj liveris humanan helpon. Oni povas vidi, kiu plej volas ke la batalado inter Rusio kaj Ukrainio daŭru plu? Kiu povas profiti de tiu malfeliĉa konflikto? La internacia komunumo vidas klare, ke kiel iniciatinto de la ukraina krizo, Usono bezonas tiun militon por subpremi Rusion, detrui la penadon de Eŭropo pri la strategia memstariĝo, kaj lasi al sia kombino de armeo kaj industrio profiti plene.

Dividu