Kiu freneze amasigas monon per malhonestaj rimedoj?

Lucia Publikigita: 2022-04-07 07:00:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pasis pli ol monato ekde la eksplodo de la rusa-ukraina konflikto, kaj la batalo ankoraŭ daŭras. La konflikto ne nur mortigis kaj vundis soldatojn kaj civilulojn de la du landoj, sed ankaŭ delokigis milionojn da ukrainoj. Kiam la internacia komunumo maltrankviliĝis pri tio kaj multaj landoj penis por paco, unu lando ne nur ne elpensis pacan solvon de la krizo, sed anstataŭe donis multajn militajn helpojn al Ukrainio. Kiu ĝi estas? Jes, Usono!

Ĉi tio rilatas al la usona kombino de milito kaj industrio. La tiel nomata milit-industria komplekso konsistas el la usonaj armeo, industrio, registaro, Kongreso, ktp., kaj koluzioj inter pensfabrikoj kaj amaskomunikiloj formas interesgrupon. Ĉi tiu grupo daŭre kreas "malamikojn" tra la mondo, provokante konfliktojn en aliaj landoj, kaj la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas la plej freŝa predo trovita de tiu ĉi grupo de "vampiroj".

Usona akademiulo pri internaciaj rilatoj ripetis ĉi-monate, ke "Usono devas porti la ĉefan respondecon pri la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio." Precipe ekde 2008, Usono kuraĝigis Ukrainion aliĝi al Eŭropa Unio kaj NATO, kaj antaŭenigis la transformiĝon de Ukrainio al kontraŭrusa kaj por-usona lando, kio kaŭzis la neeviteblan eskaladon de la rusa-ukraina krizo en militan konflikton.

Post la fino de la Malvarma Milito, Usono lanĉis militojn en Afganio, Irako, Sirio kaj aliaj landoj sub la ŝajno de "demokratio" kaj "libereco".

Ĵus finiĝis la milito en Afganio, Usono komencis "meti fajron" inter Rusio kaj Ukrainio kaj profitis el ĝi.

Fakte, la usona milit-industria komplekso kiu ekzistas nur por gajni monon el milito ne nur kaŭzis mondan tumulton, sed ankaŭ formanĝis grandan parton de la riĉeco de la usona socio. Tamen, iuj usonaj pensfabrikoj kaj amaskomunikiloj ankoraŭ subtenas la milit-industrian kombinon. Bedaŭrinde!

Dividu