Urĝa afero estas kiel eble plej frue ĉesigi batalon

Xiong Publikigita: 2022-04-07 14:24:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de aprilo laŭ la loka tempo la Sekureca Konsilio de UN aranĝis publikan kunvenon pri la ukraina situacio, kaj la evento Buĉa fariĝis fokuso de la kunveno. Ĉina reprezentanto rezidanta ĉe UN atentigis, ke mildigi la ukrainan krizon kaj kiel eble plej frue ĉesigi la batalon estas tio, kion avide atendas la internacia komunumo kaj ankaŭ Ĉinio.

Ĉi tiu esprimo, racia kaj objektiva, reprezentas klaran ideon al la internacia komunumo, kiel rigardi kaj trakti la eventon Buĉa. Nun, la plej urĝa afero estas ĉesigi la batalon inter Rusio kaj Ukrainio, kaj ĉe tio plej necesas paca traktado, kiun la internacia amplekso devus instigi.

Ĉe la afero Buĉa, ĉiu el Rusio kaj Ukrainio persistas en sia opinio. Ukrainaj amaskomunikiloj aperigis vicon da bildoj kaj fotoj pri civiluloj, kiuj estis mortigitaj en la urbeto Buĉa, kaj la ukraina registaro akuzis la rusajn trupojn pri la krimo. Dume la rusa flanko absolute negis la akuzon, dirante, ke la “krimaj atestoj” sin prezentis nur post kiam la rusaj trupoj retiriĝis kaj la ukrainaj armepartoj kaj amaskomunikiloj atingis la lokon, kaj tio estas reĝisorita de Ukrainio por la okcidentaj komunikiloj. Rusio jam prezentis koncernajn atestojn al la Sekureca Konsilio de UN.

Laŭ Internacia Humana Leĝo, civiluloj en armita konflikto devas esti liberaj de ajnforma perforto. Tial la vero kaj la kaŭzo de la evento Buĉa devas esti eltrovita kaj ĉiaj perfortaĵoj kontraŭ civiluloj devas esti esploritaj. Konsidere tion ke Rusio kaj Ukrainio ĉiu havas sian opinion pri la afero, UN devas ekspedi sendependan kaj objektivan mision por fari enketon en Ukrainio. Antaŭ ol la vero aperos, ĉiu partio devas sin deteni tiel ke la milito ne akriĝu.

Dividu