Usono estas la plej granda fonto de malordo en la mondo

Xiong Publikigita: 2022-04-08 14:33:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, usonaj koncernaj aŭtoritatoj decidis vendi al Tajvano teknikan projekton de la misilo “patrioto”, valoran je ĉ. 95 milionoj da usonaj dolaroj. Tio estas la triafoja vendo de armiloj al Tajvano fare de la nuna usona registaro, kaj tio okazis nur du monatojn post la antaŭa vendo. La ofta vendado de armiloj al Tajvano rivelas la histerian psikismon de Usono, kiu “ludas kun fajro”, agas perfide kaj timas ke la mondo ne estus en malordo.

Anoncante ĉi tiun projekton por vendo de armiloj al Tajvano, Usono denove prenis por sia preteksto la tielnomatan “Leĝo pri Rilatoj kun Tajvano”. Tio entute ne povas sin starigi. Ke Usono, de sia flanko, ellaboris la tielnomatajn “Leĝo pri Rilatoj kun Tajvano” kaj “Ses Garantioj por Tajvano”, malobservis ĝian promeson interalie en la tri komunaj bultenoj, la rezolucion 2758 de UN kaj la principon de unu Ĉinio, kiun la internacia komunumo ĝenerale observas, kaj do ili estas senefikaj kaj neleĝaj ekde la komenco. Usono metas siajn leĝojn super internaciaj respondecoj kaj, spite sian konfidon, freneze ludas “karton de Tajvano”, kio malkovras ĝian obstinan pensadon pri hegemonio.

Kion alportos la vendado de armiloj al Tajvano? En tio la eninsulaj civitanoj vidas klare. Iu retano tranĉis rekte en la karnon kiam li diris: “Usono ne volas ke Tajvano estu kvieta” kaj “Usono venas ree tiri monon”.

En la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas parto de Ĉinio. Tio estas neŝanĝebla historio kaj jurisprudenca fakto. Unudire, la sekureco de Tajvano dependas nur de paca disvolviĝo de la dubordaj rilatoj, sed ne de aĉeto de armiloj de Usono.

Dividu