La pekina vintrolimpika spirito pli trezoras fone de tumulta mondo

Xiong Publikigita: 2022-04-08 20:56:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La ĉina popolo, kune kun ĉiuj aliaj, venkinta diversspecajn malfacilojn kaj defiojn, refoje kreis tian olimpikan solenaĵon kia indas esti enskribita en la historion kaj ankoraŭfoje dividis la gloron de Olimpikoj.” La 8an de aprilo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, li proklamis, ke Ĉinio komplete plenumis sian solenan promeson al la internacia komunumo: ĝi prezentis al la mondo olimpikan sportkunvenon simplan, sekuran kaj brilegan.

“Glate funkcii signifas sukceson”. Tiuj olimpikoj kaj paralimpikoj okazis ĝuste dum la daŭro de la pandemio, kiu kaŭzis grandegajn malfacilaĵojn, kaj tamen ili estis alte laŭdataj kaj taksataj de kaj sportistoj kaj la internacia komunumo. Ili kreis miraklon kaj donis konfidon kaj forton al la mondo kiu estas embarasita de KOVIM-19.

Per Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj la mondo vidas Ĉinion malferma, inkluziva kaj transcenda.

Dividu