Okcidentaj sendistingaj sankcioj agas kontraŭ ideo pri “sporto sen rilato kun politiko”

Yu Publikigita: 2022-04-11 18:09:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la eksplodo de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, okcidentaj landoj sub la gvidado de Usono komencis senprecedencajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj eĉ sporto estis tuŝita. Kelkaj internaciaj sportkonkursoj origine planitaj por okazigo en Rusio estis nuligitaj, kaj multaj rusaj sportistoj estis malkvalifikitaj al internaciaj konkursoj. Tio evidente agas kontraŭ la ideo pri "sporto sen rilato kun politiko" iniciatita de Pierre de Coubertin, la fondinto de la moderna olimpika movado. Simon Fourcade, franca biatlona sportisto, opinias, ke estas erare malpermesi al rusaj sportistoj partopreni en konkursoj, ĉar tio estas puno kontraŭ senkulpaj sportistoj.

Okcidento pretendis, ke ili efektivigas sankciojn por malfortigi la rusan ekonomion kaj bati la rusan gvidantaron, sed fakte, sendistingaj sankcioj ne povas atingi la celon, kiun ili deziras, kaj povas nur kompromiti ordinarajn homojn.


Dividu