NATO ne plu damaĝu tutan mondon

Yu Publikigita: 2022-04-12 18:19:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, ĝenerala sekretario de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg publike deklaris, ke la nova strategio de NATO "unuafoje konsideros la influon de Ĉinio", kaj diris, ke "estas serioza defio, ke Ĉinio rifuzis kondamni Rusion".

Kiel transatlantika milita bloko naskiĝinta en la epoko de la Malvarma Milito, NATO ankoraŭ sekvas la malnovan penson pri bloka konfrontiĝo kaj valor-alianco, kio agas kontraŭ la tendenco de la nuna epoko. La multfojaj eksterlandaj armitaj intervenoj de NATO estigis militojn kaj konfliktojn, rezultigante seriozan humanecan krizon, kio malobservis la principon pri respekto al nacia sendependeco kaj suvereneco bazitan sur la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Krome, Usono firme tenas la sekurecan dominon de Eŭropo sub sia regado per NATO kiel ilo.

En la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, NATO ludis abomenan rolon verŝi oleon sur la fajron. Stoltenberg ligis Ĉinion kun la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, montrante la ambicion de NATO meti manojn sur la azi-pacifikan regionon por celi Ĉinion kaj plu akapari geopolitikajn interesojn. Malmoderna milita bloko malordigis Eŭropon, kaj ĝi ne devas difekti Azion kaj damaĝi la tutan mondon.


Dividu