Japanio devas meti finon al plano pri ellaso de nuklea kloakaĵo en maron

Yu Publikigita: 2022-04-12 20:35:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de aprilo 2021, la japana registaro anoncis la decidon ellasi la poluitan akvon de la nuklea centralo Fukuŝima en la maron. Lastatempe, malgraŭ la kritiko de la internacia komunumo kaj la komuna opono de pli ol 180 mil japanoj, Tokia Elektroenergia Kompanio obstine planis konstrui submaran elfluejon por ellasi nuklean kloakaĵon de la nuklea centralo Fukuŝima ekde la meza tagdeko de aprilo. Laŭ raportoj de japanaj amaskomunikiloj, la surtera parto de la konstruo estis finita kaj koncernaj preparoj iras. La nuklea kloakaĵo estos oficiale ellasita probable en la printempo de 2023.

En la nuklea centralo Fukuŝima okazis la plej altnivela nuklea akcidento. La poluita akvo enhavas grandan kvanton da radionukleido produktita per nuklea fisio, kiu estas tute malsama ol la kvalito de akvo eligita dum la normala funkciado de la nuklea centralo. Krome, la ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron estas senprecedenca kaj estas grandega nekonata risko. Tial, dum la pasinta jaro, la internacia komunumo forte kondamnis tiun ĉi ege egoisman decidon de la japana registaro. Japanoj okazigis mitingojn por oponi la planon pri ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron. Komence de ĉi tiu jaro, teamo de la Internacia Atom-Energia Agentejo vizitis Japanion por esplori la influon de la ellaso de la nuklea kloakaĵo sur homoj kaj la medio. La rezultoj de la taksado estos publikigitaj eble en majo.

La freŝa enketo de la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun montras, ke pli ol duono de la japana popolo oponas la planon pri ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron, kaj ankaŭ koncernaj industriaj profesiuloj forte oponas ĝin. Prezidanto de la Japana Nacia Federacio de Fiŝkaptaj Kooperativaj Asocioj, Hiroshi Kishi, reasertis al la registaro sian pozicion "rezolute oponi la planon". Tamen, tiaj voĉoj tute ne povas tuŝi la japanan registaron. Kial? Unuflanke, la japana flanko opinias, ke la plano povas ŝpari la koston por traktado de nuklea kloakaĵo, kaj aliflanke, Usono desegnis linion kun siaj propraj interesoj kaj publike subtenas la decidon de Japanio verŝi poluitan akvon en la maron, kio ankaŭ instigis al Japanio danĝere antaŭenigi la planon pri rekta ellaso en la maron.

La Tero estas la komuna hejmo de la homaro. Por la venontaj generacioj, Japanio devas tuj revoki la malĝustan decidon ellasi la poluitan akvon en la maron, fari decidon post zorga taksado pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de malsamaj manieroj, doni racian respondon al sia popolo kaj la internacia komunumo, kaj meti la finon al la danĝera plano!


Dividu