Frostigo de rusaj transmaraj kapitaloj fare de Usono kaj Okcidento malobservas spiritojn de kontrakto

Ĝoja Publikigita: 2022-04-14 14:21:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post eksplodo de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, nome de sankcioj kontraŭ Rusio Usono kaj okcidentaj landoj frostigis kaj konfiskis rusajn kapitalojn valorajn je cent miliardoj da usonaj dolaroj. Usono ankaŭ kune kun iuj landoj establis specialan laborteamon por fortigi kunlaboron. Laŭ raporto sur la retejo de usona periodaĵo Forbes, teamo konsistanta el senatanoj de la du usonaj partioj proponis rajtigi la usonan registaron konfiski individuajn kapitalojn de rusoj punitaj.

Usono kaj okcidentaj landoj ĉiam faras reklamon por observo de spritioj de kontrakto, sed pri la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, sendiferencaj sankcioj kontraŭ Rusio fariĝis "politike pravaj" kaj financaj iloj fariĝis "armiloj" batantaj Rusion. Per unu ordono ili posedis kaj libere traktis alies riĉaĵojn, sed senkompate forĵetis principojn, kiajn spiritojn de kontrakto, konscion de regularo kaj sanktajn netuŝeblajn privatajn posedaĵojn.



Dividu