Liberkomerca haveno Hainan atestas pli larĝan malfermon de Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-04-14 16:22:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La malfermita pordo estos ne fermita, sed nur pli larĝe malfermita. Tio estas la solena promeso de Ĉinio al la mondo. La progreso en konstruado de la liberkomerca haveno Hainan en la lastaj kvar jaroj fariĝis specimeno de Ĉinio en plenumo de promesoj. La 12an de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu inspektis la insulan provincon Hainan, vizitis la ekonomian disvolvan zonon Yangpu por informiĝi pri disvolviĝo de la zono kaj konstruado de la liberkomerca haveno kun ĉinaj trajtoj. Donitaĵoj tiutage publikigitaj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj montris, ke la totala valoro de importado kaj eksportado de Hainan pliiĝis de 70,28 miliardoj da juanoj en 2017 ĝis 147,68 miliardoj da juanoj en 2021, kun jara kresko de 20,4%, tio estis je 11,5 procentoj pli alta ol la tutlanda averaĝo, okupante la duan lokon de la lando. La vigleco de liberkomerca haveno Hainan estas evidenta.

Liberkomerca haveno estas la plej altnivela malfermo en la mondo. La 13an de aprilo 2018, Ĉinio deklaris konstrui la liberkomercan havenon Hainan kun ĉinaj trajtoj. En la pasintaj kvar jaroj, la totala importado de la liberkomerca haveno Hainan sub la “nul-tarifa politiko" kalkuliĝis al pli ol 7 miliardoj da juanoj; la averaĝa jara kresko de efektive uzata fremda investo atingis 79,4%, kaj pli ol 150 politikoj pri la liberkomerca haveno estis efektivigitaj. Tiuj ĉi efektivaj atingoj atestis la decidon de Ĉinio pri pli larĝa malfermo kaj ĝiajn klopodojn por gajno kun la mondo.

Pli grave estas, ke la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Liberkomerca Haveno Hainan, kiu estas valida ekde junio de la pasinta jaro, faris serion da instituciaj aranĝoj pri konstruado de la liberkomerca haveno sur la nivelo de nacia leĝdono, helpante al Ĉinio marŝi al pli altnivela institucia malfermo.

Ju pli malfacila estas la situacio, des pli bezonata estas pli larĝa malfermo. En la pasintaj kvar jaroj, malgraŭ defioj kiel KOVIM-19 kaj opono kontraŭ tutmondiĝo, Ĉinio ĉiam antaŭenpuŝis la konstruadon de la liberkomerca haveno laŭ la planita ritmo. Tio estas ne nur resumo de la spertoj de reformo kaj malfermo dum la lastaj 40 jaroj, sed ankaŭ pragmata rimedo por helpi la disvolviĝon de Ĉinio kaj la mondo, reflektante la respondecon de Ĉinio.

Kun la validiĝo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en la 1a de januaro de tiu ĉi jaro, la liberkomerca haveno Hainan renkontos novajn disvolvajn ŝancojn. Samprofesiuloj opinias, ke la liberkomerca haveno Hainan povas ludi pivotan rolon en regiona kunlaboro. Estas prognozeble, ke de Hainan ĝis la tuta Ĉinio, la nova plialtnivela malfermo ebligos al la mondo kunhavi pli da ĉinaj ŝancoj kaj aldonos tre bezonatan movforton al la tutmonda ekonomia renormaligo.


Dividu