​Kial UN laŭdas ĉinan kosmostacion kiel “grandan ekzemplon”?

Yu Publikigita: 2022-04-17 18:23:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La revena kapsulo de la spacoŝipo Shenzhou-13, portanta la tri ĉinajn astronaŭtojn, aŭ tajkonaŭtojn, Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, sekure alteriĝis reen sur la Teron sabate matene post rekorda sesmonata misio en la kosmospaco.

Tio estas memorinda tago en la spaciala historio de Ĉinio. Ĝi altiris la atenton de la tuta mondo. "Gratulon al la ĉinaj astronaŭtoj, kiuj plukis stelojn!" La irana ambasadorejo en Ĉinio esprimis gratulon al Ĉinio per mikroblogo. Por Ĉinio, la momento, kiam la spacooŝipo Shenzhou-13 revenis al la Tero, signifas sukcesan finon de la etapo de ŝlosila teknika kontrolado de la ĉina kosmostacio kaj paŝon al realigo de la iniciato de la UN pri komuna kosmospaco.

Antaŭ semajno, en la ĉina ambasadorejo en Usono, ĉinaj astronaŭtoj havis dialogon kun usonaj adoleskantoj kaj iliaj gepatroj kaj instruistoj. Kian manĝon havis astronaŭtoj en la kosmostacio, kaj kiel ili sin distris kaj trejnis? Usonaj elementaj lernejanoj starigis diversajn demandojn. Ankaŭ Elon Reeve Musk, ĉefadministranto de la Usona Kompanio de Spacesplora Teknologio, ĉeestis la okazaĵon interrete. Li esperis, ke la homaro kune laboros por krei memprovizan civilizacion sur Marso kaj aliaj planedoj. Ĉi tiuj klopodoj kompreneble inkluzivas la konstruadon de la ĉina kosmostacio.

Nun, kun la plena sukceso de la homekipita misio Shenzhou 13, la ĉina kosmostacio eniros la etapon de konstruado, kun la celo sendepende konstrui grandan kosmostacion kun konstanta kapacito de 60 ĝis 180 tunoj. Post kelkaj jaroj, ĝi eble fariĝos la ununura kosmostacio en orbito. Tio estos ne nur grava scienca kaj teknologia atingo de la ĉina popolo, sed ankaŭ la komenco de la nova etapo de tutmonda kunlaboro por kosmospacia esploro.

La ekstera spaco apartenas al la homaro. Jam en 1985, Andy Turnage, plenuma prezidanto de la Asocio de Kosmospacaj Esploristoj, diris: "Kvankam ni ne havas komunan lingvon, ni havas komunan celon, tio estas esplori kosmospacon kaj apliki teknologiajn atingojn por unu Tero." La ĉina kosmostacio, kiu malfermas sian pordon al la mondo, fariĝos "la komuna hejmo de la homaro" kaj atestos senlacajn klopodojn de Ĉinio por antaŭenigo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro en la kampo de la ekstera spaco.


Dividu