Nepre fiaskos la intenco de Usono detrui la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj

Xiong Publikigita: 2022-04-20 21:05:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de aprilo laŭ la loka tempo la Blanka Domo anoncis, ke ĉisemajne Campbell, la kunordiganto de hindioceanaj kaj pacifikaj aferoj vizitos Salomonojn kaj aliajn du insulajn landojn. Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento asertis, ke zorgo pri Ĉinio estas unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu vizito. La ekstero ĝenerale opiniis, ke la intenco de Campbell en sia vizito probable estas detrui la sekurecan kunlaboron inter Ĉinio kaj Salomonoj.

Lastatempe, Ĉinio kaj Salomonoj oficiale subskribis kadran interkonsenton pri sekureca kunlaboro inter si, decidante disvolvi kunlaboron, surbaze de la principo de egaleco kaj kungajno, en konservo de socia ordo, protekto de popolaj vivoj kaj havaĵoj, livero de homa helpo kaj respondo al naturaj katastrofoj. Kaj ĉi tiu kunlaboro konformas al internaciaj juro kaj kutimoj kaj celas al neniu ajn tria flanko.

Sed la sentemaj nervoj de Usono kaj Aŭstralio estis ekscititaj. Ili distordis la interkonsenton subskribitan de Ĉinio kaj Salomonoj kiel “minacon” al la regiono kaj ĉiel pensis ĝin subfosi. Ili celis nur al tio: malhelpi la normalan sekurecan kunlaboron inter Ĉinio kaj Salomonoj kaj detrui amikajn rilatojn de Ĉinio kun pacifikaj insullandoj.

La elekto farita de Salomonoj kaj aliaj pacifikaj insullandoj jam montras ilian korinklinon. La intenco de la vizito de Campbell provoki kontraŭstaron inter Ĉinio kaj tiuj insulaj landoj kaj detrui la amikan kunlaboron inter ili nepre fiaskos.

Dividu