Ĉi tiu terglobe sekureca iniciato estas bezonata de Azio kaj la mondo

Xiong Publikigita: 2022-04-21 21:10:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Sekureco estas antaŭkondiĉo de evoluigo, la homaro estas sekureca komunumo nedisigebla.” La 21an de aprilo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la malferman ceremonion de la jara kunveno 2022 kadre de la Forumo de Boao por Azio kaj faris ĉefteman paroladon, li proponis “terglobe sekurecan iniciaton”, kio vekis vastan atenton ĉe la internacia komunumo. Tiu iniciato estas alia internacia publika produkto liverita de Ĉinio, kaj ĝi estas ĉina saĝeco kontribuita de Ĉinio por trakti la ŝanĝiĝon de la mondo, la epoko kaj la historio, kaj ĝi estas bezonata de Azio kaj de la mondo.

Tio estas la kvina ĉeftema parolado de Xi Jinping en la Forumo de Boao por Azio depost la jaro 2013, kaj “sekureco” ĉiam estas ŝlosila vorto. Kaj ĉi-jare sekureca problemo des pli elstaras. NATO konstante etendis sin orienten, kaj tio rezultigis eksplodon de la ukraina krizo; Usono tramonde aliancis sin kun samecaj klikoj, kaj tio metis la mondon sub malpacon.

En tiu ŝlosila momento la prezidanto Xi proponis la “terglobe sekurecan iniciaton”, kiu estas urĝe bezonata recepto por solvi la nunan krizon. Ĝi reprezentas veran plurflankismon, strebas liberigi la mondon de krizo, kaj liveri garantion al la mondo kiam tiu renormiliĝos el la pandemio.

“Renkontante monton, ni kune transgrimpu ĝin; renkontante fosaĵon, ni kune transpaŝu ĝin.” En solidareco kaj kunlaboro Azio malfermis komunan vojon de disvolvo. Estontece Ĉinio daŭre iros kun la aziaj landoj antaŭen kaj faros el la mondo novan lokon, kie regu paco kaj stabileco, energian fonton, kie fortu kresko, kaj firman ejon, kie konstante prosperu kunlaboro. La tempo pruvos, ke nenia malfacilo povas la historian radon antaŭenirantan.

Dividu