La sorto de Assange estas demon-vidiga spegulo por la “usoneca libereco”

Xiong Linping Publikigita: 2022-04-23 17:41:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la londona loka juĝejo oficiale aprobis, ke Julian Paul Assange, la fondinto de la retejo WikilLeaks, estos ekstradiciita al Usono, kaj tio vekis dubon kaj proteston ĉe multe da personoj. Tiutage, iuj defendantoj de Assange amasiĝis antaŭ la juĝejo, kritikante ke la decido estas "ege absurda". Advokato de Assange indikis, ke li probable estos malliberigata 175 jarojn en Usono. La ĉefredaktoro de la retejo WikilLeaks, Kristinn Hrafnsson atentigis, ke tio, kion faris Usono kaj Britio, signifas ke "Assange estus kondamnita je morto."

Kial, dum dekkelkaj jaroj, la usona registaro persekutis Assange senhalte? Sola kaŭzo estas ke li malkaŝis serion da usonaj skandaloj, kaj tiuj perdigis la vizaĝon de Usono ĝisfunde. La sorto de Assange lasas homojn vidi: Kie estas "libereco" en Usono? Sed usonaj politikistoj uzas ĝin kiel instrumenton atakante aliajn landojn.

La logiko de usonaj politikistoj prezentiĝas tre klare: Ilia "libereco" ne povas toleri veron kiun aliulo eldiris; civilizacion kaj reĝimon, kiuj apartenas al alia nacio; kaj rajton kaj liberecon, kiujn havas alia lando por sin disvolvi normale. Ĉu temas pri Julian Paul Assange, ĉu pri Edward Snowden, aŭ ĉu pri Peter Arnett, fama usona ĵurnalisto, kiu estis eksigita pro tio ke li sincere diris, ke Usono malvenkis en la iraka milito, ili ĉiuj kvazaŭ estus demon-vidigaj speguloj, kiuj reflektas la hipokritecon kaj fiecon de la "usoneca libereco" kaj malkovras la veran intencon de Usono – kiu uzas "liberecon" nur kiel instrumenton por sia hegemonio.

Ĉi-jare januare, la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador diris, ke antaŭ ol la eksa usona prezidento Trump finis sian oficperiodon, li leteris al Trump postulante liberigi Assange. López diris: "Mi sendis la leteron, tamen ne venis respondo." Tiakaze de la "usoneca duobla normo" tiu ĉi letero jam estis destinita ne havi respondon.

Dividu