Usono ne volas ke Ukrainio atingu pacon

Lucia Publikigita: 2022-04-24 18:02:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la konata usona revuo " The American Conservative" publikigis artikolon dirante, ke en la okuloj de Usono kaj Eŭropo, Ukrainio nur estas "kanonfuraĝo" aganta kontraŭ Rusio. Laŭpruve, Usono malhelpis solvon de la ukraina problemo per diplomatiaj rimedoj, kaj ili ne volas, ke Ukrainio atingu pacon.

En la pasintaj tagoj, Usono sendis pli kaj pli da armiloj al la batalkampo por daŭrigi ĉi tiun homfaritan katastrofon. Laŭ publikaj datumoj, ekde malfrua februaro, la totala kvanto de usona milita helpo al Ukrainio atingis 3 miliardojn da usonaj dolaroj. Multaj internaciaj politikaj analizistoj opinias, ke la vera celo de la usona liverado de armiloj al Ukrainio estas faligi Rusion, Ukrainio iom post iom fariĝas viktimo de la usona-rusa geopolitika ludo.

Dividu