Brazilaj erudiciuloj skribis artikolon elmontrante hipokritan naturon de usona demokratio

Pluveta Publikigita: 2022-04-26 16:44:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en brazila retejo brazilaj erudiciuloj Diego Pautasso kaj Issis Paris Maia komune publikigis artikolon Ĉu Estas Hereze Paroli pri Ĉina Demokratio?. La artikolo konigis la koncepton kaj atingojn de ĉina tutproceza demokratio, kaj elmontris la malordojn kaj hipokritan naturon de la usona demokratio. La artikolo diris, ke demokratio ne estas ekskluziva por la Okcidento; la usona demokratio ne meritas esti modelo; la demokratia sistemo kun ĉinaj trajtoj estas garantio de la grandaj disvolvaj atingoj de la lando; misinterpreti Ĉinion estas manifestiĝo de la malvastemo kaj aroganteco de la Okcidento.

La artikolo emfazis, ke la mondo troviĝas en la periodo de granda ŝanĝiĝo, kaj antaŭ la eksponenta disvolviĝo de Ĉinio, okcidentaj landoj ne devas esti tro arogantaj aŭ blinde juĝi kaj montri fingrojn. La aroganteco de Usono kaj eŭropaj landoj povas malhelpi ilian komprenon pri propraj sociaj kaj politikaj sistemoj kaj la mondo entute. Ilia aroga sento de supereco super sia propra politika sistemo blindigis ilin kaj malhelpis ilin rekoni la karakterizaĵojn kaj novan viglecon de aliaj regionoj. Sed la radoj de la historio atendas neniun.

Dividu