Mondo bezonas Eŭropon kun strategia memstareco

Yu Publikigita: 2022-04-26 20:02:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aprilo laŭ loka tempo, la nuna franca prezidento Emmanuel Macron estis reelektita kiel prezidento. Kiel kerna lando de la Eŭropa Unio, Francio ĉiam estas la spino por antaŭenigo de eŭropa integriĝo kaj persisto en strategia memstareco. En la nuna situacio de denova milito sur la eŭropa kontinento, la reelektiĝo de Macron altiris apartan atenton. Charles Michel, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, diris: "En la nuna malkvieta epoko, ni bezonas stabilan Eŭropon, kaj ankaŭ Francion, kiu sin devontigas por fari la EU pli sendependa."

En la kampanjo por reelektiĝo, Macron diris, ke li daŭrigos la politikon de sia unua oficperiodo kaj faros Francion "pli sendependa". Ĉi tio helpis al al li gajni subtenon, kaj ankaŭ estas defio post la reelektiĝo. Tio elstare reflektis la demandon kiel trakti la diferencojn de interesoj kun Usono pri la ukraina demando.

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas la plej grava krizo, kiun alfrontas Eŭropo de post la Dua Mondmilito. Solvi la problemojn per intertraktado konformas al la interesoj de Fracio. Macron kelkfoje emfazis, ke la situacio ne devas esti eskaladita. Tamen, sub la instigo de Usono, Eŭropo daŭre grandigis sankciojn kontraŭ Rusio, kaj la reago fariĝis pli kaj pli evidenta. Statistikoj de la EU montrIs, ke la inflacia indico en la eŭrozono marte rompis la historian rekordon kaj kreskis ĝis 7,4%, kaj tiu en kelkaj aliaj landoj atingis eĉ 15,6%. Pri la daŭra prezaltiĝo de energio kaj manĝaĵoj eŭropanoj senĉese plendas.

Sub la forkapto de Usono, Eŭropo jam fariĝis la plej granda viktimo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Tamen Usono, plej kulpa pri la ukraina krizo, restas indiferenta antaŭ alies malfeliĉo – krom profiti de la konflikto kaj subpremi Rusion, ĝi ankaŭ uzis la "ukrainan kaptilon" por fortigi la eŭropan dependecon sur si.

Por Eŭropo, la procezo por antaŭenigo de strategia memstareco ne estos glata, kaj ĝi eble estos vundita de si mem, se Usono ligas ĝin kun la militĉaro. La sorto de Eŭropo devas esti en la manoj de eŭropanoj mem. La deklaro de Macron pri "strategia memstareco de Eŭropo" devas estis efektivigita kiel eble plej frue. La mondo bezonas Eŭropon kun strategia memstareco, kaj Eŭropo devas injekti pli da stabileco kaj certeco en la malkvietan kaj ŝanĝiĝantan mondon.

Dividu