La mondo atendas respondon de “ĉampiono de homaj rajtoj”

Yu Publikigita: 2022-04-27 20:32:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ni urĝas la usonan registaron komenci ĉiujn taŭgajn agojn, plenumi siajn internaciajn devojn pri homaj rajtoj, ŝanĝi unuflankajn agojn kaj direktiĝi al internaciaj klopodoj por respondo al la humaneca krizo en Afganio." Lastatempe 14 sendependaj fakuloj de la UN pri homaj rajtoj publikigis komunan deklaron, postulante, ke la usona registaro malbloki miliardojn da dolaroj da aktivoj de la Centra Banko de Afganio. Ĉi tiuj kondamno kaj alvoko de la sistemo de la UN estas akuzo kontraŭ Usono pro la tretado de internaciaj reguloj kaj senhontaj amlobservoj de la homaj rajtoj en aliaj landoj. Ili reflektas ankaŭ malkontenton de la internacia komunumo pri Usono.

Miliardoj da dolaroj ne estas granda sumo por Vaŝingtono, sed ĝi estas vera vivsava mono por Afganio, kiu suferas pro milito kaj entreprenas nacian rekonstruon kun manko de financaj rimedoj. Laŭ taksado de internaciaj agentejoj, pli ol 23 milionoj da homoj en Afganio urĝe bezonas nutraĵan helpon, kaj ĉirkaŭ 95% de la loĝantaro ne havas sufiĉan manĝaĵon.

En aŭgusto de la lasta jaro, pro la konsidero pri tutmonda strategia reĝustigo, Usono haste retiris siajn trupojn el Afganio, sed ĝiaj manoj makulitaj per sango de afganoj ankoraŭ ne estas tute malstreĉitaj. En februaro de la kuranta jaro, la usona gvidanto subskribis administran ordonon por dividi la frostitajn afganajn aktivojn de ĉirkaŭ 7 miliardoj da dolaroj en Usono en du partojn, unu el kiuj estos uzata por kompensi la viktimojn de la Evento de la 11a de Septembro. Kiam Usono jam foriris el Afganio, ĝi ankoraŭ provis regi la sorton de la afgana popolo. Kiel tirana, senhonta kaj avida estas Usono!

Nun, Usono, plej kulpa pri la ukraina krizo, aprobis la liveron de ok aroj da armiloj al Ukrainio en pli ol du monatoj de post la eksplodo de la krizo, kun totala monhelpo de ĉirkaŭ 3,7 miliardoj da dolaroj. Ĝi senĉese verŝis oleon sur la fajron. Laŭ la opinio de usonaj politikistoj, ju pli longe daŭras la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, des pli profitas Usono.

Faktoj multfoje pruvis, ke Usono, kiu serĉas absolutan sekurecon kaj absolutan hegemonion, estas la fonto de malkvieto kaj kaoso tra la mondo. La usonaj politikistoj, kiuj subfosas la internacian ordon kaj tretas la internaciajn regulojn, ne rajtas paroli pri "demokratio" aŭ "homaj rajtoj". Ili ne ŝajnigu sin surdaj fronte al la komunaj akuzoj de fakuloj de la UN pri homaj rajtoj. La mondo atendas la respondon de la "ĉampiono de homaj rajtoj"!

Dividu