Kiu prenis mian fromaĝon?

Pluveta Publikigita: 2022-04-29 20:12:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la novkronvirusa epidemio, la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kaj la usonaj sankcioj kontraŭ Rusio kaŭzis altiĝon de la prezoj de energio kaj ĉiutagaj bezonaĵoj, serioziĝon de inflacio, grandiĝon de distancoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj multajn malfacilojn de la monda ekonomio. Homoj esperas fini la konflikton kiel eble plej frue, venki la epidemion kaj revenigi la mondan ekonomion al ĝusta vojo.

Enirinte en jaron 2022, la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj la sankcioj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kontraŭ Rusio igos malboniĝon de la monda ekonomio, kiu jam estas profunde trafita de la novkronvirusa epidemio. Sekvis la severa damaĝo al la tutmondaj industria ĉeno kaj proviza ĉeno.

Doktoro Michael Borchmann, eksdirektoro de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Heisio diris, ke rapide altiĝis ne nur la prezoj de energio, sed ankaŭ la prezoj de manĝaĵoj. Serioziĝas la manko de iuj produktaĵoj.

La kontinua epidemio, konflikto kaj sankcioj kaŭzis seriozan inflacion kaj grandiĝon de la distancoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Homoj tre maltrankviliĝas pri la perspektivo de monda ekonomio.

Elias Jabbour, vicprofesoro de Ŝtata Universitato de Rio de Ĵanejro, Brazilo, diris, ke la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj la sankcioj kontraŭ Rusio estas gravaj elementoj kaŭzantaj nestabilecon de la monda ekonomio. La krizo kaŭzita de Usono puŝas la mondan ekonomion al pli profunda abismo.

La nuna plej grava afero estas pace solvi la konflikton kaj komune batali kontraŭ la epidemio.

Kristalina Georgieve, administra direkeoto de Internacia Mona Fonduso, diris, ke oni devas unue fini la rusa-ukrainan konflikton; due preni diversajn rimedojn en diversaj landoj kontraŭ la epidemio; trie respondi al inflacio kaj ŝulda krizo.

Dividu