La mondo ne meritas pagi pro usona inflacio akriĝanta

Xiong Publikigita: 2022-05-05 21:19:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona komerca departemento publikigis unuafojajn antaŭtaksitajn donitaĵojn, kiuj montras, ke la usona malneta enlanda produkto en la unua trimestro de 2022, laŭ jarintereza kalkulo, falis je 1,4%, kaj tio estas la unua ŝrumpo de la usona ekonomio ekde la dua trimestro de 2020. Aldone, la usona inflacio febras senhalte.

La ĵurnalo The Wall Street notis, ke la usona ekonomio renkontas multe da defioj, ekzemple pro la pandemio kaj la ukraina krizo, rilate al provizo, manko de laboraj fortoj, kaj alta inflacio. Ekonomikistoj prognozis, ke la ĉi-jara kreska elcento de la usona ekonomio egalos al tiu de 2019, multe malpli ol tiu de 2021, en kiu ĝi estis 5,5%.

La sankcioj estigitaj de Usono al Rusio rompis la originan ekvilibron de la tutgloba ĉenprovizado kaj akrigis malfacilon de ekonomio. La inflacio de Usono malboniĝis jam antaŭ la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Post la ukraina krizo Usono kunligis siajn aliancanojn iniciati al Rusio sankciojn en ĉiuj flankoj, interalie, en energifonto, financo, nutraĵo, kaj produktoĉeno. Ĉiuj ĉi tiuj faris grandegan frapon al la tuta mondo, ankaŭ al Usono mem. Sed la internacia komunumo ne meritas pagi por tio.

Kiel superpotenco, Usono havas respondecon protekti la stabilecon de la monda ekonomia sistemo, kaj la landoj enmondaj ne meritas pagi pro la nerespondeca diplomatio kaj la ekonomiaj politikoj de Usono.

Dividu