5629 kontraktoj malkovris dispozicion de usonaj biologiaj laboratorioj eksterlande

Mirinda Publikigita: 2022-05-06 15:24:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ du semajnoj, aro da sekretaj dokumentoj pri biologia eksperimento de Usono en Ukrainio estis unuafoje malkovrita de Rusio. Kvankam usonaj oficistoj negis tion unu post la alia, tamen tio ne ĝenis, ke Rusio sinsekve donis atestojn.

Jen estas la ŝlosilaj vortoj de tiuj dokumentoj: usonaj entreprenoj, usonaj akademiaj institucioj, usona registara departemento CDC, Nacidefenda Ministerio, ili ĉiuj rilatas kun la institucio DTRA, Departemento pri Redukto de Nacidefenda Minaco de Usono, kiu fondiĝis en 1998 kaj respondecas pri bato de grandskale mortigaj armiloj. Ĝi ligas enlandajn departementojn de Usono kaj Ukrainio.

Ni ekzamenis 5 629 kontraktojn de DTRA post ĝia fondiĝo ĝis 2021 kaj trovis, ke la totala sumo de kontraktoj en 2005 estas plej multa. Usono konfesis, ke ĝi helpis Ukrainion konstrui 8 medicinajn biologiajn laboratoriojn ĝuste komence de 2005 kaj la patogenaj datumoj de tiuj laboratorioj estas dividitaj kun Usono.

Por malebligi al ĉiu partio disvastigon de danĝeraj patogenoj kaj koncernaj scioj kaj minimumigi latentan biologian minacon, ukraina Ministerio pri Sano transdonis kopiojn de danĝeraj patogenoj al usona Nacidefenda Ministerio. Ukraina Ministerio pri Sano povas uzi ĉiujn materialojn, inkluzive de ekipaĵoj kaj provizaĵoj, fari trejnadon al specialistoj kaj uzi specifajn ekipaĵojn laŭ reguloj kaj malpermesi ukrainajn instalaĵojn uzi nunajn teknologiojn, patogenojn kaj koncernajn informojn. Tiu postulo estas aliforma konfeso de “esploro de biologiaj armiloj” de Usono.

Kiel disvolviĝis la esploro de biologiaj armiloj de Usono en Ukrainio? La plej frua kontrakto inter Usono kaj Ukrainio komenciĝis en 1999, do unu jaron antaŭ kiam DTRA fondiĝis. Tiuj kontraktoj rilatas al 49 landoj kaj la investo de DTRA en Ukrainio okupas la duan lokon inter tiuj landoj escepte de Usono.

Ekde 2005 la kontraktoj de DTRA komencis esploron pri homo kaj ĝuste en tiu jaro Usono kaj Ukrainio subskribis kontrakton pri “esploro de biologiaj armiloj”, tio neevideble elvokas la penson pri kelkaj nekonataj infektaj malsanoj okazintaj en Ukrainio. Ekzemple januare de 2016 almenaŭ 20 ukrainaj soldatoj mortis en du tagoj pro la gripa viruso H1N1 kaj en tri monatoj mortis 364 homoj.

Per tiuj 5 629 kontraktoj ni vidas, ke Usono paŝo post paŝo konstruis 336 biologiajn laboratoriojn en la mondo. En 2001 la nombro de kontraktoj de DTRA malaltiĝis kaj poste rapide kreskis. Kio okazis en 2001? Bv. atenti la duan parton.

Dividu