Milionoj da vivoj perditaj! Kial la usonstila batalo kontraŭ la epidemio fariĝis katastrofo de homaj rajtoj?

Qiujieming Publikigita: 2022-05-07 18:06:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la usona mediato ABC, la totala nombro de mortintoj pro la nova kronviruso (KOVIM-19) kalkuliĝis al pli ol 1 miliono en Usono en la 4a de majo. Tio signifas, ke en Usono preskaŭ ĉiu 330a homo mortas pro la novkronvirusa malsano, kio egalas, ke la tuta loĝantaro de San Jose, la deka plej granda urbo en Usono, foraperis. Pli ol duono de la miliono aperis post kiam Biden ekoficiĝis.

La kialo, kial Usono fariĝis “la plej malsukcesa lando en la batalo kontraŭ la KOVIM-19”, estas tio, ke ĝi “akcentas memintereson super homa vivo” kaj “hegemonion super homaj rajtoj”.

Komence de la eksplodo de la epidemio, la tiama usona registaro serioze politikigis la demandon de kontraŭepidemio. Post kiam la nuna registaro ekregis, ĝi daŭre ĵetis la kulpon sur Ĉinion kaj faris farson de spuro de la kronviruso per inform-servo. Ĉi tiuj politikaj manipuladoj servas al la memintereso de usonaj politikistoj, sed la kosto estas la vivoj kaj sano de la usona popolo.

Samtempe, kvankam la usona registaro daŭre emfazis “protekti homajn rajtojn”, ĝi prifraŭdis la monon, kiu celas savi sian popolon, por helpi Ukrainion. En marto, la Demokrata Partio rezignis elspezojn je 15,6 miliardoj da dolaroj por traktado de la epidemio kaj anstataŭe pliigis elspezojn je 13,6 miliardoj da dolaroj por helpi Ukrainion. Laŭ la usona mediato The Associated Press, la plej granda parto de la mono estis uzita por la usona garnizonaj trupoj en Orienta Eŭropo kaj la liverado de armiloj por rilataj aliancanoj.

La perditaj vivoj estas malĝojindaj, kaj tiuj, kiuj vivas, estas same suferitaj. 200 000 usonaj infanoj fariĝas orfoj pro la epidemio. Ĉi tiuj malvarmaj realaĵoj tute malkaŝis la hipokritecon de tiuj usonaj politikistoj, kiuj parolas pri “homaj rajtoj”. Bedaŭrinde, ĉi tio estas malproksima al sia fino.

Dividu