Kiel malpuraj estas “blankaj gantoj” de usona registaro!

Yu Publikigita: 2022-05-09 20:52:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Parolante pri "blankaj gantoj" de la usona registaro, multaj homoj unue asocias ilin kun la usona Nacia Fondaĵo por Demokratio. Kiel malpuraj estas ĉi tiuj blankaj gantoj? Listo de faktoj publikigita en la retejo de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj malkovris ĝiajn radikojn. Kiel la "nigra mano" malantaŭ la separismaj tumultoj, kolora revolucio, politika krizo, mensogoj kaj onidiroj kaj enfiltriĝo de valoro tra la mondo, la Nacia Fondaĵo por Demokratio faris sennombrajn krimojn.

La Nacia Fondaĵo por Demokratio, establita en 1983, estas nominale "neregistara organizo", kiu "liveras subtenon al demokratio en aliaj landoj". Fakte, ĝi iras kontraŭ demokratio en la nomo de demokratio. Dum multaj jaroj, ĝi daŭre ricevis financan subtenon de la Blanka Domo kaj la usona Kongreso, regis kaj kondukis kelkajn neregistarajn organizojn tra la mondo en formo de financa subteno, eksportis usonajn valorojn al celataj landoj kaj regionoj, efektivigis subfoson, enfiltriĝon kaj detruon, kaj instigis al separisma agado kaj konfrontiĝo. Ĝi fariĝis unu el la ĉefaj fortoj de la "peono", "blankaj gantoj" kaj "demokratia krucarmeo" de la usona registaro.

La Nacia Fondaĵo por Demokratio meritas ricevi la titolon de "la dua Centra Informa Agentejo" donitan de la internacia komunumo pro siaj agadoj en la pasintaj 40 jaroj. Per la faktoj listigitaj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, homoj povas vidi, ke per ĉiuj rimedoj, inkluzive de instigo al la kolora revolucio kaj intencoj renversi la reĝimon de celataj landoj, koluzioj kun lokaj politikaj grupoj kaj enmiksiĝo en la politikan tagordon de aliaj landoj, financa helpo al separismaj fortoj kaj subfosado de la stabileco en celataj landoj, fabrikado de falsaj informoj kaj propaganda de kontraŭregistaraj paroloj, financado al agadoj kaj akademiaj projektoj kaj okupiĝo pri ideologia enfiltriĝo, la organizo kreis ĥaoson tra la mondo, lasante malbonajn registrojn, kio vekis fortan malkontenton de la internacia komunumo.

Hodiaŭ, kun demokratiigo de la internaciaj rilatoj, ĉio, kion faris la Nacia Fondaĵo por Demokratio, iris kontraŭ la tendenco. Ĝi fariĝis fifama tra la mondo. La "blankaj gantoj" sur la nigraj manoj de la usona registaro nur makulos veran demokration.

Dividu