​Ĉinio festas 100-jariĝon de Komunista Junulara Ligo

Yu Publikigita: 2022-05-10 18:35:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Grandioza kunveno festanta la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio (KJLĈ) okazis marde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris paroladon en la kunveno.

“Ĉina revo de nacia rejuniĝo”

Alparolante la kunvenon, Xi diris, ke la centjara jubileo de la KJLĈ celas instigi al la junuloj kuraĝe antaŭenmarŝi en la nova vojaĝo por realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo. Li diris, ke la fondiĝo de la KJLĈ en la 5a de majo 1922 sub la rekta gvidado de la KPĈ markis mejloŝtonon en la historio de la ĉina revolucio kaj la junulara movado. Li alvokis la junulojn fari sian plejeblon por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo, komparante la celon kun stafetkurado.

"Glora misio, peza respondeco"

Parolante en la kunveno, He Junke, unua sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KJLĈ, diris, ke la ligo unuigis la tutlandajn junulojn de post sia fondiĝo antaŭ 100 jaroj. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la KJLĈ pruvis per praktikaj agoj, ke "se la partio vokos, la KJLĈ agos". Li aldonis, ke la junaj membroj, kiuj amas la landon kaj la partion, ĉiam estas sur la frontlinio de malriĉec-mildigo, scienca kaj teknologia novigado, prevento kaj regado de KOVIM-19, kaj batalo kontraŭ katastrofoj. Li alvokis la membrojn de la junulara ligo subteni la gvidadon de la KPĈ kaj resti vere ligitaj kun la patrujo kaj la popolo.

La KJLĈ devas gvidi la pensadon de la junularo, servi al ilia kresko, daŭre trejni talentulojn por la partio, kiuj povas surŝultrigi la mision de nacia rejuniĝo, kaj unuigi kaj mobilizi junulojn labori diligente por la plej bonaj rezultoj eblaj en la nova epoko.

"Ponto liganta la partion kun la popolo"

“La KJLĈ kaj aliaj popolaj organizoj ĉiuj estas organizoj gvidataj de la partio,” diris en la kunveno Chen Gang, partia sekretario de la Ĉina Federacio de Laborsindikatoj. Li akcentis, ke la KJLĈ devas ludi sian rolon kiel ponto liganta la partion kun la popolo.

"Lando estos plena de espero kaj havos bonegan morgaŭon, se ĝiaj pli junaj generacioj havos idealojn, kapablon kaj fortan respondecon," diris Chen, urĝante la membrojn de la KJLĈ fortigi politikan konscion, fariĝi pli progresintaj kaj pli bone reprezenti la popolon.

Dividu