Britio devas unue atenti siajn enlandajn aferojn

Lucia Publikigita: 2022-05-11 20:35:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de majo estis publikigitaj la rezultoj de la parlamenta balotado de Nord-Irlando de Britio, kaj la Partio Sinn Fein, kiu serĉas disiĝon disde Britio, gajnis historian venkon. Antaŭ la anonco de la oficiala rezulto, la gvidanto de la Partio Sinn Fein diris, ke la referendumo estas planita okazi "ene de kvinjara kadro".

Se la referendumo estos sukcesa, Britio revenos al la stato de Britaj Insuloj (Anglio, Skotlando, Kimrio). Tiam Britio havos teritorion de nur malpli ol 210 000 kvadrataj kilometroj.

Kompare kun la pli ol 30 milionoj da kvadrataj kilometroj en sia floranta periodo, Britio ja estas la "plej rapide sunsubira imperio".

Krom la balotrezultoj, estas ankaŭ la malbona ekonomia situacio en Britio. Sterlinga pundo jam fariĝis unu el la plej malbonaj valutoj en 2022.

Kelkaj retanoj mokis Brition, ke ĝi, en tia malordo, ankoraŭ okupiĝas pri liverado de milita helpo al Ukrainio kaj koluzias kun Japanio, etendante sian nigran manon al Azio.

Britio devas unue atenti siajn enlandajn aferojn.

Dividu