Eŭropo devas teni regionan sekurecon en siaj manoj

Yu Publikigita: 2022-05-12 21:24:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz per videoligo kaj telefone konversaciis kun franca prezidento Emmanuel Macron respektive en la 9a kaj la 10a de majo. Xi diris al ili, ke li subtenas eŭropajn landojn teni eŭropan sekurecon en siaj manoj.

Antaŭ du monatoj en la pintkunveno okazigita kun prezidanto Xi per videoligo, franca kaj germana gvidantoj konfesis, ke Eŭropo alfrontas la plej gravan krizon de post la Dua Mondmilito, kaj ke iliaj landoj subtenas solvadon de la ukraina demando per intertraktado por doni ŝancon al paco. Nun, du monatojn poste, estas neniu signo de mildigo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Sub la instigo de Usono, Eŭropo efektivigis sankciojn kontraŭ Rusio, kaj pro tio Eŭropo suferas seriozan kontraŭefikon. Manko de nutraĵoj, pliiĝo de rifuĝintoj, kresko de senlaboreco kaj prezaltiĝo faris Eŭropon unu el la ĉefaj viktimoj de ĉi tiu konflikto.

Energisekureco estas la plej tikla problemo. La 10an de majo, Ukrainio diris, ke ĝi portempe haltigos la fluadon de naturgaso de transiga stacio, tra kiu fluas triono de la rusa gaso al Eŭropo. Tio signifas, ke la EU alfrontas la riskon de “naturgasa intertrompiĝo" jam antaŭ oficiala enkonduko de sankcioj kontraŭ la rusa naturgaso. Eŭropo devas pagi pli grandan koston por kompensi la energibreĉon, kiu plialtigos prezojn, pliigos kostojn de entreprenoj kaj malfortigos la longtempan konkurencivon de eŭropaj industrioj.

Tia situacio maltrankviligis iujn eŭropajn politikistojn. Lastatempe, Mariani, membro de la eŭropa lamentano, el la franca politika partio "Nacia Unio", alvokis Francion "ĉesi liveri armilojn al Ukrainio kaj liberiĝi de la gvidado de Usono", kaj ironie diris, ke "Eŭropo fariĝis la plej mediamika ŝtato en Usono". Kvankam tiu ĉi aserto estas iom troigita, ĝi montras koleron kontraŭ Usono, kiu faras Eŭropon "strategia vasalo".

La 9a de majo estas "Eŭropa Tago". En ĉi tiu tago antaŭ 72 jaroj, la tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj Robert SCHUMAN publikigis la planon "Eŭropa Karba kaj Ŝtala Komunumo", kiu estas rigardata kiel la komenco de la procezo de okcidenteŭropa integriĝo post la Dua Mondmilito. Por hodiaŭ aŭ eĉ pli malproksima estonteco, "Eŭropo de eŭropanoj" ne nur estas la celo de eŭropaj politikistoj, sed ankaŭ devas esti turnita en efektivan agadon.

Dividu