Eksporto de tumulto kaj timo – vera vizaĝo de NFD

Publikigita: 2022-05-13 17:07:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, Damon Wilson, prezidanto de la usona Nacia Fondaĵo por Demokratio (NFD), gvidis delegacion viziti Tajvanon de Ĉinio kaj anoncis, ke NFD okazigos tutmondan konferencon de la "monda demokratia movado" kune kun organizo de "tajvana sendependeco" en oktobro 2022. Tio estas alia ekzemplo, ke NFD apogas fortojn de "tajvana sendependeco" sub la flago de la tiel nomata "demokratio".

La misio de NFD estas plenumi la ordonojn de la usona registaro sub la flago de "demokratio" kaj efektivigi subfosadon, enfiltriĝon kaj sabotadon en celata lando por servi la strategiajn interesojn de Usono. Tial, ĝi estas fifama internacie kaj konata kiel la "dua Centra Informa Agentejo".

Tie, kien la nigra mano de NFD etendiĝas, estas malkvieto. Estas ĝia ombro malantaŭ okazaĵoj kiel la "Oranĝa Revolucio" en Ukrainio kaj la "Araba Printempo". En 2020, ĝi instigis al protestoj en Tajlando, vokante la tajlandan registaron amendi la konstitucion, kaj intervenis en la internajn aferojn de Tajlando. En Venezuelo, ĝi armiligis sociajn retojn kaj planis stratan perforton por faligi la venezuelan registaron. Ĝi prenas Ĉinion kiel la ĉefan celon de siaj agadoj, subtenas malbonajn fortojn de "xinjiang-a sendependeco", "tibeta sendependeco", "tajvana sendependeco" kaj "honkonga sendependeco", kaj kontribuas al la intenco de Usono reteni Ĉinion.

Usona fakulo pri Latin-Ameriko, Robert Maguire, analizis la perfortan puĉon okazigitan en Haitio sub la instigo de NFD kaj diris, ke tio, kion eksportas Usono, estas ne demokratio, sed tumulto kaj timo. Tio ja estas la vera vizaĝo de NFD.

Dividu