Ĉinio ankoraŭ estas plej preferata de internaciaj investantoj

Yu Publikigita: 2022-05-13 20:33:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ministerio pri Komerco la 12an de majo, en la unuaj kvar monatoj de la kuranta jaro, Ĉinio efektive uzis fremdan investon de 478,61 miliardoj da juanoj, pli multe je 20,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Fronte al neatenditaj faktoroj, inkluzive de ripetaj eksplodoj de la kronvirusa epidemio en- kaj ekster-lande kaj kompleksa internacia situacio, fremdaj investantoj pruvis per "pieda voĉdono", ke Ĉinio restas ilia preferata celloko. Tio ankaŭ forte kontraŭbatis la lastatempan strangan paroladon de iuj okcidentaj amaskomunikiloj pri investa altiro de Ĉinio.

Konkrete, en la unuaj kvar monatoj de la kuranta jaro, la alfluo de fremda investo en Ĉinion montris tri evidentajn trajtojn: rapida kresko, sufiĉa orenhavo kaj stabilaj grandaj projektoj. La efektiva investo de Sud-Koreio, Usono kaj Germanio en Ĉinio pliiĝis je 76,3%, 53,2% kaj 80,4% respektive. Krome, la investo en la altteknologia industrio de Ĉinio kreskis je 45,6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, pli rapide je 25,1 procentpunktoj ol la averaĝa kresko. Ĉi tio reflektas la "magnetan altiron" alportitan de plifortigo de la kapablo de Ĉinio en scienca kaj teknologia novigado. Donitaĵ montris, ke en 2021 Ĉinio leviĝis al la 12a loko de la mondo laŭ la tutmonda noviga indico publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto.

Menciinde estas, ke en la unuaj kvar monatoj de la kuranta jaro Ĉinio aldonis 185 grandajn projektojn, ĉiu kun kontrakta investo de pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj, kio signifas, ke averaĝe 1,5 grandaj projektoj kun fremda investo estis efektivigita ĉiutage en la lando. Tio ĝuste estas la kialo, ke alilandaj investantoj restas optimismaj pri la ĉina merkato.

"La pordo de Ĉinio ne estos fermita, sed malfermiĝos pli kaj pli larĝe." Tio estas la firma promeso de Ĉinio al la mondo. Kun validiĝo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, Ĉinio liveros pli larĝan merkataliron kaj pli grandan malfermon en la kampo de serva komerco kaj investo, kio alportos pli da ŝancoj al alilandaj firmaoj.

Dividu