Usono renkontis rifuzon en formado de azia koterio

Yu Publikigita: 2022-05-15 16:47:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de majo en Vaŝingtono fermiĝis prokrastita speciala pintkunveno de Usono kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).

La pintkunveno, kiu estas rigardata de Usono kiel la tiel nomata "grava parto de Indi-Pacifika Strategio", estigis multajn disputojn pri la vera intenco, la tagordo kaj la rezultoj. La komuna deklaro publikigita post la pintkunveno havis malmulte da substantivaj enhavoj. Analizantoj montris, ke tio estas la neevitebla rezulto de la usona agado, kies vera celo estas formi azian koterion por reteni Ĉinion.

La kunveno rivelis "arogantecon kaj hegemonion de Usono". En la fino de marto, Usono unuflanke anoncis la tempon de la kunveno, tiel donante "surprizatakon" al la ASOAL, kaj poste, usona prezidento Biden aranĝis neniun duflankan renkontiĝon pro sia “okupiteco". Ĉi tiuj detaloj montris, ke Usono havas malmulte da sincereco pri la kunveno, kiun Usono pretendis okazigi por memorfesti la 45an datrevenon de la starigo de la partnereco kun la ASOAL. Subteksto de la aserto "bonvenigi gvidantojn de la ASOAL al la Blanka Domo por la unua fojo en la historio" estas, ke Usono neniam vere traktis la ASOAL egale en la pasintaj 45 jaroj. Ĉi-foje la usona flanko invitis la membrojn de la asocio kiel gastojn, malaltigante sian malhumilecon, sed fakte, ĝi plu elmontris sian arogantecon.

La ASOAL havas klaran komprenon pri la intenco de Usono devigi landojn en la regiono elekti flankojn. En la lastaj jaroj, pretendante respekti la centran pozicion de la ASOAL en regionaj aferoj, Usono okupiĝis pri la tiel nomataj "tripartia sekureca partnereco" kaj "mekanismo de kvarpartia sekureca dialogo" por subfosi la internan unuecon de la ASOAL. Sed la membroj de la ASOAL bone scias la intencon de Usono formi koterion en la pintkunveno. Filipina elektita prezidento Romualdez Marcos deklaris, ke lia lando ne alianciĝos kun superpotencoj, sed ellaboros sian propran eksterlandan politikon.

Aziaj landoj bonvenigas ĉiajn agojn favorajn al la paca disvolviĝo de Azio, sed ne akceptas iun ajn agon, kiu malutilas al regionaj paco kaj stabileco kaj subfosas regionajn unuecon kaj kunlaboron. Neniam sukcesos en Azio la usona intenco okupiĝi pri la "hind-pacifika versio" de NATO kaj instigi al konfrontiĝo. La senrezulta speciala pintkunveno de Usono kaj la ASOAL estas vekvoko por "usona hegemonio".

Dividu