Kiun povus trompi “subteno de Usono al Tajvano en ties ĉeesto al MAS”?

Xiong Publikigita: 2022-05-18 20:23:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭvespere de la 75a Monda Asembleo pri Sano (MAS), usonaj politikistoj denove ludis la malnovan ludon pri la “subteno al Tajvano en ties ĉeesto al MAS”. Lastatempe, usona gvidanto subskribis tielnomatan akton, postulante ke usona ŝtatsekretario asistu Tajvanon, por ke ĝi reakiru observantecon de MAS kaj partoprenu en kunveno de MAS. Tio estas ago krude interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservi la principon de unu Ĉinio kaj la regularon de la tri komunaj bultenoj por Ĉinio kaj Usono, la internacian juron kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, sed tiu ago nepre fiaskos.

En la lastaj jaroj ĉiufoje, okaze de la Monda Asembleo pri Sano, iuj usonaj politikaj fortoj tamtamas por Tajvano plivastigi “internacian spacon”, sed neniu okazo ne finas sin per malvenko. Tio plene klarigas, ke la principo de unu Ĉinio estas la normo de internaciaj rilatoj, kiu estas ĉiuflanke rekonita, kaj la komuna kono de la internacia komunumo. Kiel ajn iuj usonaj politikistoj faras venton kaj ondojn pri tiu ĉi principo, tamen ilia celo neniam atingeblos.

La Monda Asembleo pri Sano estas specifa organo de UN, al ĝi nur ŝtatoj kiuj havas suverenecon rajtas membriĝi. Laŭ la koncernaj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj de la Monda Asembleo pri Sano, se Tajvano partoprenas en aktivecoj de MAS, ĝi devas sekvi la principon de unu Ĉinio.

La problemo de Tajvano estas la plej grava kaj sentema por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj tio koncernas kernajn interesojn de Ĉinio. Usono devas teni sian politikan promeson, ĉesigi detruon pri la principo de unu Ĉinio, kaj plenumi la komunan ideon atingitan de dulandaj ŝtatestroj. Ludi la ludon “diri tiel sed fari ĉi tiel” sur la problemo de Tajvano nur senĉese malpliigos la politikan fidindecon de Usono. Kia ajn agado senbride subteni “sendependiĝon de Tajvano” nepre ricevos fortan rebaton de Ĉinio. Do ĝi nepre fiaskos.

Dividu