Nur adaptiĝeme, la monda ekonomio povos eliri el la krizo

Xiong Publikigita: 2022-05-19 20:48:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Necesas insisti pri dialogo, sed ne pri antagonismo, pri disrompo de baro, sed ne pri faro de ĝi, pri inkluziveco, sed ne pri ekskluziveco, kaj konduki la transformiĝon de la tutmonda regosistemo per la koncepto de justeco kaj egaleco.” En la 18a de majo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris videan salutparoladon en la kunveno por celebri la 70-jariĝon de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco kaj samtempe la pintkunveno por akcelo de tutmondaj komerco kaj investo, li faris tiujn rimarkojn, kiuj vekis grandan atenton.

Konsiderante tion ke la monda ekonomio nun estas serioza kaj komplika, la publiko ekhavas pli profundan komprenon pri la aserto, kiun argumentis Xi Jinping en la kunveno. Influate de la geopolitika tumulto kaj de la pandemio, la ekonomio kaj socio de ĉiu lando funkcias pli aŭ malpli malfacile kaj lame. La Internacia Mona Organizaĵo lastatempe publikigis novan numeron “Raporto pri Perspektivoj de la Monda Ekonomio”, laŭ kiu oni reĝustigis la kreskon de la tutmonda ekonomio de 4,4% ĝis 3,6%.

En tio sin trovas multaj defioj. Kiel do la monda ekonomio povos pli frue eliri el la krizo?

La respondo ĝuste kuŝas en tio, kion Ĉinio iniciatis: “kunkroĉiĝo, sed ne dekroĉiĝo”. Ĉar la tendenco de la tutmondiĝo estas nehaltigebla. Kunlaboro kaj kunkroĉiĝo konformas al la deziro de la mondo. Nur tiuj, kiuj estas adaptiĝemaj, povas havigi al si la estontecon.

Dividu