Blinde fidi “potencon kaj pozicion” estas ne akordigebla kun tendenco de epoko

Ĝoja Publikigita: 2022-05-24 14:53:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Alfrontante du defiojn de la nuna novkronvirusa pandemio kaj leviĝo de geopolitika risko la jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo okazanta en svisa Davos donis fokuson al defio el geoekonomio. Ĝenerala direktoro de la forumo Borge Brende alvokis antaŭ la kunveno, ke diversaj landoj solidigu konfidon, fortigu kunlaboron kaj komune traktu multajn "tigrojn" kontraŭ tutmonda disvolviĝo.

Kontraste Usono ankoraŭ blinde fidas la eksmodan penson "starti el potenco kaj pozicio" kaj klika rezisto. Lastsemajne financa sekretario de Usono Janet Yellen donis prelegon en ekonomia forumo en Bruselo ĉiurimede altirante eŭropajn aliancanojn "stari kontraŭ Ĉinio".

Fakte estas Usono, kiu ĉiam misuzadas sian hegemonian pozicion de ekonomio, financo kaj scienc-tekniko kiel levilon por malhelpi kaj subpremi aliajn landojn kaj akiri geopolitikajn interesojn. Usona ŝtata sekretario Antony Blinken publike diris, ke Usono kontaktas kun aliaj landoj per "potenco kaj pozicio".

Paco, disvolvo kaj kunlaboro estas la tendenco de la epoko. Ju pli blinda fido al "potenco kaj pozicio", des pli fora de la tendenco.

Dividu